Al contingut

LinguaLeo en Esperanto

de ka2pink, 5 de setembre de 2011

Missatges: 2

Llengua: Esperanto

ka2pink (Mostra el perfil) 5 de setembre de 2011 7.04.28

Saluton geamikoj!
Hodiaŭ mi ricevis de mia amiko retinviton aliĝi al angla retkurso ĉe http://lingualeo.ru. Min interesigis metodo, uzata en tiu kurso. Kiel mi komprenis, ĉiu kursano ricevas sian virtualan leonon, kiu "manĝas" vortojn, bezonas distriĝi per muziko kaj video - ĝi astas kvazaŭ "tamaĝoĉi" por kursanoj. Kursano devas ĉiutage nutri sian leonon per novaj vortoj kaj videoj, kaj se tiu leono ne ricevas "nutraĵon", ĝi komencas malsatiĝi.
Laŭ mi estas bonega ideo por e-kurso. Kion vi opinias?

Jev (Mostra el perfil) 5 de setembre de 2011 7.49.32

ka2pink:Saluton geamikoj!
Hodiaŭ mi ricevis de mia amiko retinviton aliĝi al angla retkurso ĉe http://lingualeo.ru. Min interesigis metodo, uzata en tiu kurso. Kiel mi komprenis, ĉiu kursano ricevas sian virtualan leonon, kiu "manĝas" vortojn, bezonas distriĝi per muziko kaj video - ĝi astas kvazaŭ "tamaĝoĉi" por kursanoj. Kursano devas ĉiutage nutri sian leonon per novaj vortoj kaj videoj, kaj se tiu leono ne ricevas "nutraĵon", ĝi komencas malsatiĝi.
Laŭ mi estas bonega ideo por e-kurso. Kion vi opinias?
Dankon pro la ligilo. Ĝenerale tiu metodo ja ne estas nova, en multaj modernaj instru-paĝaroj la aferoj funkcias simile - vi devas viziti la paĝaron regule, se vi volas ricevi ekzemple poentojn aŭ ion similan. Sed en tiu paĝaro, kiun vi montris, ili donis al tiu ideo belan formon. Kaj tio sendube estas interesa kaj bona ideo. Ni planas tre baldaŭ okupiĝi pri grava plibonigo de lernu!, en [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=9061]alia fadeno[/url] de tiu ĉi forumo ni jam iom diskutis la aferojn. Jam ekzistas konkretaj planoj pri la tuto kaj mi fakte nun vidas, ke unu parto de la nova lernu! estos sufiĉe simila al tiu paĝaro, kiun vi montris. Mi celas ne la formon, sed la enhavon. Ni ankoraŭ ne planis ĉe lernu! ekhavi manĝeman beston, sed eble la ideo estas pripensinda. rideto.gif

Tornar a dalt