Al la enhavo

Helpu nian esperantistajn junulojn iri al la Renkontiĝo ‘Mil junuloj por la paco’.

de cartacanta, 2011-septembro-06

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

cartacanta (Montri la profilon) 2011-septembro-06 08:41:55

Okaze de la 50a datreveno de la Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo, la Esperanto Radikala Asocio decidis aliĝi al la marŝo kaj iĝi iniciatanto de la debato pri la temo de la lingva demokratio inter la aliĝintaj asocioj. ERA proponis, kaj vidis ke esti enmetita inter la “Lecionoj de Paco”, leciono pri la rilato inter “Lingvo kaj Povo”, multaspekta kaj dorna temo, kiu ne povos ne plektiĝi kun aliaj temoj, kiuj animos la konfrontadon inter la partoprenantaj en la tritaga kunveno de Peruĝo, de la vojo direkte al politika unueco de Eŭropa ĝis la rolo de la junuloj en la nestabila internacia nuna scenejo, ĝis la pretendo de la rajtoj, el kiuj, laŭ ERA, devas esti menciata la rajto je defendo de la lingvo kaj de la identeca valoro, kiun ĝi enkarnigas; ĉi tio ankaŭ en la lumo de la rilatoj, kiujn oni devos iniciati kun la alia bordo de la Mediteraneo, post la nun okazanta demokratia revolucio.
La temo estos debatata dum la tagoj, kiuj antaŭos la marŝon, inter la 23a kaj la 24a de septembro 2011, en la kadro de la “Renkontiĝo de 1000 junuloj por la paco”.
Danke al la engaĝiĝo dum ĉi tiuj monatoj de la junuloj de ERA kaj de la Sekretario de la Asocio, finfine la temo de la federacia lingvo kiel solvo de la problemo de la lingva Babelo kaj de la manko de forta identeca gluo por la eŭropa popolo, kiel povus esti Esperanto, estos plivastigata al larĝa publiko, kiu kiel ERA antaŭenportas batalojn de demokratio, defendo de la rajtoj kaj paciga solvo de la konfliktoj.
La ne-profita organizo ERA volas doni novajn perspektivojn al la neperforto kaj al la paco kaj rekonfirmi forte, ke, en la tutmondiga erao, Esperanto estas rajto de la homaro. La neperforto, en la internacia komuniko, povas venki!
Sed por ĉeesti ni junuloj de ERA bezonas ĉies helpon. Nia profunda konvinko pri la batalo, kiun ni antaŭenportas ĉi tie en ERA, kolizias kun la malfacilaĵoj, kiuj karakterizas la ne-profitan mondon kaj eĉ pli la junulan kondiĉon, kiu nepre devas fari la kalkulojn kun necerteco kaj manko de financadoj, kiuj malrapidiĝas, sed sen sukcesi haltigi, tiun junulan aktivismon, kiu animas multajn junulojn, kiel ni de ERA, kiuj rifuzas vidi siajn batalojn grundi kaŭze de la burokrateco, aŭ eĉ pli malbone, de la malrigoreco de ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenas, ke sen ĉiesa engaĝiĝo en frontlinio ni ne sukcesos modifi la staton de la aferoj, en Italio tiel kiel en Eŭropo kaj en tiu Mediteraneo, kiun ni alrigardas ne plu nur laŭ geografia vidpunkto.
Jen kial ni petas subteni nian iniciativon, helpante kolekti la 2768 eŭrojn, kiuj necesas por financi la ekspedicion de la junuloj de ERA al la Marŝo de Paco. Kaj kial ne.... ankaŭ atingante nin en Peruĝo!

Oni povas trovi detalajn elspezojn, kiujn la asocio devos subteni por ĉeesti al la renkontiĝo, kaj fari donacojn sur la paĝo www.democrazialinguistica.it kaj http://www.buonacausa.org/esperantodirittoumano#ap

Por pluaj informoj:
www.democrazialinguistica.it info@democrazialinguistica.it
www.perlapace.it

Ladek (Montri la profilon) 2011-septembro-13 19:49:43

Mi deziras al vi sukceson!Pacon ni bezonas.
Ĉu ERA havas interretan paĝaron?

Reen al la supro