Aller au contenu

"Multe da" kaj akuzativo

de guyjohnston, 5 mars 2008

Messages : 12

Langue: Esperanto

黄鸡蛋 (Voir le profil) 9 mars 2008 01:10:16

Vi ne povas uzi "ioma(j)" anstataŭ "iom da".
La respondo al "kiom da" estas unu, du, tri.
La respondo al "kioma" estas unua, dua, tria.
Estimata sergejm, mi pensis kiel vi ĝis mi trovis en ĉiu vortaro ke "ioma" signifas "iom da". Mi ne scias kial estas tiel, sed tio veras.

sergejm (Voir le profil) 9 mars 2008 08:38:30

黄鸡蛋:Estimata sergejm, mi pensis kiel vi ĝis mi trovis en ĉiu vortaro ke "ioma" signifas "iom da". Mi ne scias kial estas tiel, sed tio veras.
Vere, kiel diras PMEG kaj ReVo, ioma, ĉioma kaj nenioma havas ampleksan signifon. Sed kioma kaj tioma havas vicordan signifon.
Do restas problemo kun kiom kaj tiom.

En traduko de parolo de policisto Svistulkin (Faifulo) de La Suna Urbo kun Nesciulo vi povas uzi "Kiometon" - li aldonas -et- preskaŭ al ĉiu vorto.

Retour au début