Aller au contenu

Kelketaj demandoj pri viaj opinioj

de Terpomo11, 13 mars 2019

Messages : 13

Langue: Esperanto

Terpomo11 (Voir le profil) 13 mars 2019 07:07:41

Kial vi elektis Esperanton?
Ĉu vi kredas, ke teorie povus ekzisti alia internacia helplingvo, kiu motivus vin forlasi Esperanton favore al ĝi?
Se jes povus, kiajn ecojn ĝi bezonus havi?
Se ne, kial ne?

Metsis (Voir le profil) 13 mars 2019 08:50:55

E-o ne estas perferta. Mi jam multfoje skribis ĉi tie en Lernu, ke mi volus redukti la nombron de tro multaj susuraj sonoj (c, ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, z) por simpliki prononcon.

La vortfarado estas ege konfuza.

Mi ankaŭ preferus havi klarajn, eksplicitajn manierojn esprimi translativon kaj partitivon, el kiuj la unue mencita estas pli grava. Ĉi tiuj kazoj aŭ montraj prepozicioj faciligus komprenon. Sed mi komprenas, ke ĉi tiaj ŝanĝoj okazas nek facile nek rapide.

Tamen E-o havas grandan avantaĝon. Kvamkam ne ekzistas pluraj milionoj da Esperantistoj, la kvanto de Esperantistoj estas multfoje pli ol la kvanto de parolantoj de ajn alia artefarita internacia helplingvo. Mi ne povas antaŭvidi, ke iu "pli bona" artefarita internacia helplingvo povus rapide altiri la kritikan amason de parolantoj.

novatago (Voir le profil) 13 mars 2019 11:47:57

Mi elektis Esperanton ĉar mi vidis sian facilan gramatikon, nombron de parolantoj, historion kaj aldone mi simpatiis, eĉ se mi ne opiniis ĝin tre realisma, la ideologion, kiun Zamenhof ligis al la lingvon. Komprenu tion, ke eble sen ĉio tio, mi ne lernus Esperanton.

Hipotoze ja eblas ke alia artefarita lingvo iĝus tre parolata, ne nur pli ol Esperanto, sed eĉ pli ol la angla. Hipoteze...

Tamen, viaj demandoj estas iom eraraj ĉar ili demandas pri la ecoj de lingvo kaj tio, nuntempe, por la plejmulto, estas neatentida afero. Se ecoj de lingvo gravus por uzi ĝin, kiel internacia lingvo, la angla neniam estus internacia lingvo. Se oni havas buĝeton por reklami kaj enkonduki lingvon en lernejoj kaj universitatoj, kiel fakte havas tion la angla, la hispana, la franca kaj aliaj, lingvo sukcesos sufiĉe sendepende de siaj ecoj; sen buĝeto, ne.

Esperanto estas tiel facila, ke alia lingvo pli facila nur estos iomete pli facila. Do, oni povas paroli pri propraj ŝatoj laŭ gramatiko, sono, alfabeto, sed nenio kreos ege rimarkeblan diferencon por ke, nur pro tio, ek homoj amase decidu lerni alian artefaritan lingvon, kiel internacian helplingvon. Enkapigu tion. Tamen, tio hipoteze ja povus okazi sed... ja dependus de aliaj sociaj ŝanĝoj.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

morico (Voir le profil) 14 mars 2019 07:12:49

Tre grandaj sciencistoj, verkistoj, lingvistoj, instruistoj, tradukistoj, politikistoj ktp. respondis al via demando :
Descartes(Kartezio), Leon Tolstoï (Tolstoj),Maurice Genevoix (Moris Ĝenevua), Jules Vernes (ĵul Vern), Edward Sapir, Henriette Walter (Enrjet Valter), claude Piron (Klod Piron), Ghandi, Franz Jonas ktp.
La respondoj estas ĉi-tie en la franca.
https://lernu.net/fr/forumo/temo/23748/4
Mi ne havas la tempon traduki hodiaŭ.

Nenia lingvo estas perfekta.
Pri Esperanto, Zamenhof selektis tre bone la kombinadon de la kvalecoj necesaj por internacia lingvo:
- internacieco (la radikoj estas internaciaj , ĉefe de eŭropa deveno; la vortfarado estas proksima de grandaj aziaj kaj afrikaj lingvoj );
-neŭtraleco ( nenia lingvo de imperio super'regas la 6000 aliajn lingvojn)
-simpleco (eta nombro da elementoj lerni);
-klareco (por ĉiu nuanco de la pensado ekzistas nuanco en la lingvo) ;
- reguleco (ne estas esceptoj)
En septembro 1922, 13 landoj de la Ligo de Nacioj, entute proksimume la duono de la monda loĝantaro, demandis ke Esperanto iĝas helpa laborlingvo por ĉi-tiu institucio.
Ekde 130 jaroj , Esperanto kreskiĝas kaj respondas al ĉiuj bezonoj de helpa internacia lingvo.

Altebrilas (Voir le profil) 14 mars 2019 11:10:38

Metsis:
Mi ankaŭ preferus havi klarajn, eksplicitajn manierojn esprimi translativon kaj partitivon, el kiuj la unue mencita estas pli grava. Ĉi tiuj kazoj aŭ montraj prepozicioj faciligus komprenon. Sed mi komprenas, ke ĉi tiaj ŝanĝoj okazas nek facile nek rapide.
Saluton! Mi ne komprenas, kial tiuj nuancoj estas malfacile esprimeblaj en nia lingvo. Ĉu vi havas problemigajn ekzemplojn?

Mi povas imagi iujn, sed tiuj estas facile solveblaj:

li varmigis la metalon ĝis fandiĝo
li trinkas iom da akvo; li preferas trinki teon ol kafon.

Ĉu ekzistas frazoj, kiuj estus dubsencaj pro tio?

Metsis (Voir le profil) 14 mars 2019 13:11:05

Pri la translativo

La finna kaj la estona (eble ankaŭ la hungara) translativo povas montri
1. direkton de movo, kiam oni ne atingas la finpunkton aŭ la finpunkto estas nedifina (Kie estas ĉi tiu fora loko en "Iru for"?)
2. punkton de tempo, al kiu oni transiras, aŭ estas limtempo ("Lasu ĝin ĝis la sekva somero" / "Ĉu vi alvenas tiel, vi estas hejme dum la julo?", "Ĉu vi alvenas ĝis la julo?" (ĉu taŭgas?))
3. manieron ("Estu kiel homo!" = konduktu bone)
4. rilaton ("Estas multe da homoj tie, kvankam estas tre frua")
5. rezulton de ago aŭ ŝanĝigo ("Li varmigis la metalon ĝis fandiĝo.")

Plie ekzistas kelkaj frazoekvivalentoj, kiuj utilas la translativon. Sed mi celas nur la kvinan punkton. La problemo estas, ke ne estas unu ĉiam-taŭga maniero esprimi la ideon.

Li varmigis la metalon ĝis fandiĝo.
Oni elektis Donald Trump kiel prezidenton.


En ambaŭ kazoj temas pri la sama afero: rezulto de ago aŭ ŝanĝigo. Logike oni supozas, ke la sekvaj esprimoj taŭgus

Li varmigis la metalon kiel fandiĝo.
Oni elektis Donald Trump ĝis prezidento.


sed ili estas eraraj.

Pri la partitivo

Uzo de la partitivo en la finna kaj la estona (eble ankaŭ la hungara) estas ege multfaceta, sed mi celas nur kazon, en kiu temas pri neplena, ne tuta parto de la objekto.

Preskaŭ ĉiam, kiam oni diras "Mi legas libron", oni celas, ke oni legas nur parton de la libro, kelkajn paĝojn, ne la tutan dum unu seanco de legado. Mi ne eĉ scias, ĉu oni povas diri "Mi legas iom da libro".

Mi ĵus hazarde trovis, ke france oni diras "Je mange du pain", kiu esprimas, ke oni ne manĝas la tutan panon, nur parton (do, temas pri partitivo).

Pravas, ke en kelkaj kazoj la diferenco inter la akuzativo kaj la partitivo estas same kiel kun aŭ sen la difina artikolo. Sed vi devas memori, ke nek la finno-ugraj lingvoj nek la ĉina nek la hindia nek la japana nek... havas artikolojn. Do por multaj homoj "la" denaske signifas nenion.

StefKo (Voir le profil) 14 mars 2019 20:05:19

Metsis:Pri la partitivo

Preskaŭ ĉiam, kiam oni diras "Mi legas libron", oni celas, ke oni legas nur parton de la libro, kelkajn paĝojn, ne la tutan dum unu seanco de legado. Mi ne eĉ scias, ĉu oni povas diri "Mi legas iom da libro".
Jes. Sed oni povas diri: Mi legas komencon/finaĵon/paĝon centan/ĉapitron duan/fragmenton/k.t.p. de la libro, adekvate al cirkonstanco.
Kiam mi diras ke mi legas libron, tio signifas, ke mi estas en stato de la legado de tiu libro, kaj nenio pli.

Altebrilas (Voir le profil) 14 mars 2019 23:20:00

Esperanto estas sufiĉe fleksebla por tio. Se tiuj formoj estas nepre bezonataj vi povas skribi "oni elektis Trump-on prezidenten" aŭ "mi manĝas da pano", verki libron por demonstri la utliecon de tiuj novaj formoj kaj vidi se tio estas bezonata de aliaj verkistoj. Se ili estas sukcesaj, ili iĝos partojn de la lingvo kaj la akademio agnoskos ilin. Alikaze, ili pluestos eroj de la stilo de unusola aŭtoro.

Pri la temo, ĉu la demanda formo taŭgas en komuna aktuala esperanto:

- Kiel kio oni elektis DJ Trump?
- Kiel prezidento.

?

Metsis (Voir le profil) 15 mars 2019 08:40:41

Altebrilas:
Pri la temo, ĉu la demanda formo taŭgas en komuna aktuala esperanto:

- Kiel kio oni elektis DJ Trump?
- Kiel prezidento.
?
Mi pensas, ke oni devas uzi pliajn vortojn:
- En kiun postenon oni elektis Trump?
- Kiel prezidenton

Altebrilas (Voir le profil) 15 mars 2019 09:14:28

Logike, la demanda frazo devas kongrui kun la aserta.

"En kiun postenon" indikas metafore lokon. Tio ŝajnas pravigi:
- Kien oni elektis Trump?
- Oni elektis ĝin prezidenten. (=oni metis ĝin en prezidentan lokon)

Laŭ ReVo:
Elekti (iun aŭ kolektivon): Voĉdoni por elekti 1 iun, plenumontan funkcion aŭ okupontan postenon: elekti deputiton, prezidanton, papon (voĉdone elekti iun por la koncerna posteno); elekti iun prezidanto; elekti komitaton (voĉdone elekti la membrojn ĝin konsistigontajn); la elektantaro estis multnombra; li estas tro juna kaj ne estas elektebla;
Do la demando:
"Kio oni elektis Trump?"
Ĉu-kaj-se-ne-kial tiu frazo validas?

Retour au début