Aller au contenu

Eŭrop-pokalo 2008 Austrio-Svisio

de piotrek92, 23 juin 2008

Messages : 16

Langue: Esperanto

piotrek92 (Voir le profil) 23 juin 2008 19:33:09

Saluton, mi volas vin ĉiuj demandi, kiu teamo gajnos Eŭrop-pokalon laŭ via opinio? Mi pensas ke Hispanio povas esti majstro.

Mi donas enketon pri ĝi. Voĉdonu! okulumo.gif

Ĝis!

EL_NEBULOSO (Voir le profil) 24 juin 2008 05:08:16

Saluton!

Finfine, plejofte Germanio gajnas. Mi ekspektas ankaŭ Hispanio en la finalo.

Geraldo

FrankoVoglero (Voir le profil) 24 juin 2008 07:27:17

Saluton,

hodiaŭ mi estas kompleta patriota!

Mi pensas ke Germanio ludis bone en la mondĉampioneco kaj nun gajnos en la Eŭropo-pokalon kontraŭ Hispanio en la finalo.

jan aleksan (Voir le profil) 24 juin 2008 07:28:42

Francio ĉu ne? ah ne... nun mi memoras...

Fakte, mi pensas ke Rusio havas la kapablon. Dependas ĉu Turkio havos ankoraŭ malkredeblan ŝancon (aŭ lastminutan genion) aŭ ne okulumo.gif

sprachenfreund (Voir le profil) 26 juin 2008 15:56:58

Mi estas tre certa ke Germanio atingos la finalon. Ĉu iu volas veti kontraŭ min? okulumo.gif

FrankoVoglero (Voir le profil) 27 juin 2008 06:55:05

Saluton,

Hieraŭ mi vidis Hispanio kontraŭ Rusio - Nun mi pensas ke Hispanio estas favorito. Hispanio estas rapida kay ĝi havas bonan teknikon.

Germanio havis grandan problemon kontraŭ Turkio. Feliĉe ni havis turkan, lastminutan genion en tio futballudo ridulo.gif.

En Geramanio mi aŭdis: Ni estis la pli bonajn turkojn rideto.gif

Ĝis dimanĉo!!!

mvk20 (Voir le profil) 27 juin 2008 13:29:52

Mi pensas ke Hispanio ludas plej bone, sed estas ĉiam malsaĝa pensi ke oni povas gajni facile kontraŭ Germanio!

lietpol (Voir le profil) 27 juin 2008 15:16:53

Hmm, antaŭ kelkaj semajnoj mi fiere penĉis la polan flagon en mia fenestro (mi loĝas en Germanio!). Kaj nun mi estas certa, ke la germana teamo gajnos. Mi ankaŭ deziras ĝin por ili. ridulo.gif

horsto (Voir le profil) 27 juin 2008 16:04:07

mvk20:Mi pensas ke Hispanio ludas plej bone, sed estas ĉiam malsaĝa pensi ke oni povas gajni facile kontraŭ Germanio!
Sal!
Ĉu vi vere spektas futbalon en usono?
Rilate al la germana teamo: Ili ja jam malvenkis kontraŭ Kroatio.

Systemfehler (Voir le profil) 30 juin 2008 11:23:42

Nun, Hispanio gajnis rideto.gif En mia hejmurbo hispanoj kaj germanoj festis kune rido.gif Hispanio ludis tre bone rideto.gif

Retour au début