Aller au contenu

"Malsameco"

de Miono, 13 mai 2019

Messages : 6

Langue: Esperanto

Miono (Voir le profil) 13 mai 2019 02:27:30

(1) ĉu oni povas uzi "malsameco"-n, por signifi "diferenco"-n?
(2) se oni povas, ĉu ĝi havas kelkajn diferencojn unu la alian? ankaŭ, se ekzistas, kiel?
(3) ĉu vi pensas, ke oni bezonas "diferenco"-n?

eĉ unu respondo povas esti helpo, kvankam des pli bone.
Dankon.

Miono (Voir le profil) 13 mai 2019 02:34:30

Nu, mi pensas mi konfuzita la lasta sentenco. mi volis signifi: "ju plu, des pli bone(i.e. the more, the better)."

walfino (Voir le profil) 13 mai 2019 07:55:24

Originale mi pensas ke diferenco nur estas por matematikaj diferencoj.

Sed laŭ PReVo, diferenco ankaŭ signifas malsameco.

Do ŝajnas ke diferenco povas signifi malsameco sed malsameco ne povas signifi matematika diferenco.

MiMalamasLaAnglan (Voir le profil) 13 mai 2019 16:23:52

Miono:Nu, mi pensas mi konfuzita la lasta sentenco. mi volis signifi: "ju plu, des pli bone(i.e. the more, the better)."
Oni dirus "ju pli, des pli bone", ne "ju plu".

sergejm (Voir le profil) 13 mai 2019 16:53:36

"Ju plu en arbaron, des pli dikaj estas partizanoj"
- do "ju plu" eblas.

StefKo (Voir le profil) 13 mai 2019 20:18:05

Kiam oni komparas du homojn, aĵojn ktp. kaj konstatas ke ili havas diferencajn ecojn (ekz. hararoj rufa kaj nigra), oni diras ke tiuj homoj, ktp. estas diferencaj. Ilia (de homoj, …) eco do estas la diferenco. Diferenco estas ankaŭ termo matematika.
Kiam oni komparas du aĵojn, statojn, kvalitojn, ktp. kaj konstatas ke ili estas ne tiuj samaj aŭ ke ili havas ne la samajn ecojn, tiam oni konstatas ke oni vidas „la malsamon” kaj tio signifas “ion alian”, “ion havantan tute aliajn ecojn”. Malsameco estas ĝuste tia abstrakta eco, stato de du aĵoj, ktp. Tiu difinaĵo estas ies, ĝi apartenas al ia aĵo, stato, kvalito. Malsameco=alieco

Mi atentigas vin pri „io alia”. “La malsamo” signifas ankaŭ “io alia”, kio mankas al “diferenco”. Cetere, la sencoj de tiuj vortoj havas ian kunaĵon. Mi ne povas precize difini ĝin.

Retour au début