Aller au contenu

Esperanto, ĉu daŭripova lingvo ?

de Zam_franca, 30 août 2019

Messages : 10

Langue: Esperanto

Zam_franca (Voir le profil) 30 août 2019 11:55:02

Mi ektradukas la temon L'espéranto, langue durable ?. Mi bedaŭras sed la fontoj estas en la franca.

Mia proveto :

Esperanto, ĉu daŭripova lingvo ?

La daŭripova kresko estas sendube la pli grava defio de la 21-a jarcento. Por konstrui kaj kreski daŭripove nia socio, ni devas sukcesi akordigi la tri aksojn de la daŭripova kresko, aŭ :
- la ekonomia akso
- la socia akso
- la ekologia akso

Tiuj tri aksoj estas ege ligitaj kaj la pli grava tasko estas ekvilibrigi ilin, cele al kreski daŭripove : nia kresko ne devas havi malbonajn konsekvencoj por la venantaj generacioj. Oni konsideras, ke sen demokratio, ne estas veraj progresoj. Multaj fakoj estas kunligitaj al la daŭripova kresko, kaj tial ili devis transformi por trovi daŭripovajn soluciojn. Sed aliaj sektoroj, kiuj ankaŭ estas gravaj en la konstruado de daŭripova socio estas forgesitaj. Inter ili, la fako de lingva politiko. Multe da studadoj, kiel la raporto Grin, la libro La lingva defio, la studado de la Instituto Pedagogia Kibernetika de Paderborn, lumigi, ke en tiu studaro, la instruo de Esperanto estas la malpli malbona solucio.
Ni difinis la kriteriojn de unu daŭripova kresko, kaj donis la plej bonan solucion pri la problemoj de lingva politiko. Ni povas nun demandi nin :

KIEL ESPERANTO, KIU ESTAS LINGVA ĴUSTA SOLUCIO, RESPONDAS AL LA KRITERIOJ DE LA DAŬRIPOVA KRESKO ?

Unue ni analizos kiel Esperanto respondas al la sociala kriterio, poste ni vidos se ĝi respondos al la ekonomia kriterio kaj fine ni studos kiel Esperanto povas respondi al la ekologia kriterio.

Zam_franca (Voir le profil) 30 août 2019 12:26:33

Esperanto estas alirebla al ĉiuj, negravas la aĝo, la sociala klaso aŭ la denaska lingvo. Ĝia facileco ebligas ajn parolantojn, lerni ĝin en sole kelkaj jaroj (malpli da 3 jaroj). Tial ĝi diskriminacas neniun. Hodiaŭ, se holandlingvano deziras lerni la anglan, li bezonos proksimume 5 jaroj por atingi bonan nivelon. Sed ĉinlingvano bezonos almenaŭ 10 por atingi korektan nivelon en la lingvo de Ŝekspir'. Per la instruo de Esperanto, la daŭroj de lernado vere malgrandigas. Esperanto ankaŭ havas la avantaĝon esti kulture neŭtrala, male la franca, la angla aŭ la rusa lingvo. Ĝia uzado ne propagas do ne avantaĝas naciajn kulturojn. Plie, Esperanto havas pedagogiajn ecojn, kaj rekonatajn per Eŭropa Union kaj ĝia programo "multlingva akcelilo" (1). Tiuj atutoj, facileco, neŭtraleco, kaj la fakto de esti "ŝtupareto por lernado de aliaj lingvoj" (2), igas Esperanton kiel vera rebonigisto de la sociala lifto (en la franca, tiu idiomo signifas la eblecon de ŝanĝi sian socian klason) paneita en nia aktuala socio.

Zam_franca (Voir le profil) 30 août 2019 15:00:20

Esperanto, dank'al ĝia facileco freŝdate elvokita, ebligi la ŝtatojn, kiuj instruas ĝin kiel unua lingvo, fari egajn ekonomaĵon. Ekzemple Eŭropa Unio povus, al eŭropa nivelo, gajni almenaŭ 25 miliardoj da eŭro ĉijare (3), se ĝiaj membroj instruus Esperanton kaj se Esperanto estus uzata en eŭropaj institucioj. La kosto de la traduko reprezentas pli ol 1/3 de la elspezo de la eŭropa parlamento, kaj 2 eŭroj per eŭropa civitano (4). Tio povas ŝajni sensenca. El EU, la instruo de la lingvo Esperanto estus tiom malpli kosta, ĉar malpli longa. Uzado kaj lernado ĉesus la majusecon de sistemo, kie la ne-anglalingvaj landoj estas viktimoj de transdono ligita al hegemonio de la angla lingvo (3). Ĝiaj pedagogiaj ecoj jam elvokitaj ege kurtigas la lernadon de aliaj lingvoj : unu jaro de lernado de Esperanto kaj kvin jaroj de lernado de la germana lingvo valoras ses jarojn de lernado de la germana lingvo (5). Do Esperanto ankaŭ respondas al la ekonomia kriterio, redukte la koston de lernado de lingvoj kaj nulige ekonomian maljustecon, kiu favoras la anglalingvajn landojn.

Altebrilas (Voir le profil) 2 septembre 2019 09:28:05

Ĝis nun, Esperanto pruvis, ke ĝi estas daŭripova, ĉar ĝi daŭris jam dum pli ol uni jarcento.

Pli bone diri, ke Esperanto estu la lingvo de daŭripova mondo aŭ planedo, des pli ke, se ia ekologia katastrofego okazus, Esperanto daŭrus ĝis la fino de la mondo, sed ne per maniero kiu plaĉus al ni.

Eble se anoj de malgrandaj lingvaj komunumoj, lernus esperanton antaŭ ol lerni la anglan aŭ alian koloniintan lingvon, ili povus esprimi ideojn pli respektemajn pri la naturo, sen tordi ilin per influo de alia pensmaniero, ĉefe okcidentan.

(korektite)

Zam_franca (Voir le profil) 2 septembre 2019 11:44:38

Altebrilas:Ĝis nun, Esperanto pruvis, ke ĝi estas daŭripova, ĉar ĝi daŭris jam dum pli ol uni jarcento.

Pli bone diri, ke Esperanto estu la lingvo de daŭripova mondo aŭ planedo, des pli ke, se ia ekologia katastrofego okazus, Esperanto daŭrus ĝis la fino de la mondo, sed ne per maniero kiu plaĉus al ni.

Eble se anoj de malgrandaj lingvaj komunumoj, lernus esperanton antaŭ ol lerni la anglan aŭ alian koloniintan lingvon, ili povus esprimi ideojn pli repektemajn de la naturo, sen tordi ilin per influo de alia pensmaniero, ĉefe okcidentan.
Mi ne finas traduki la tut-tekson el la franca. Mi ne scias se mi povos.

Jes, vi pravas kaj mi elvokis, kion vi diras. Daŭripova signifas la anglan vorton "sustainable" aŭ la francan vorton "durable". Iel tio estas la senco, ke mi deziris doni al la demando "Esperanto, ĉu daŭripova lingvo"

Altebrilas (Voir le profil) 2 septembre 2019 22:03:47

Estimata Zam, bonvolu atenti pri la franca subjunkcio "si", kiu tradukeblas dumaniere en esperanto:
- kondiĉa "si" -> se
- demanda "si" -> ĉu

Por distingi la du kazojn, provu la rektan demandon kaj vidu ĉu la signifo ŝanĝas:

Mi ne scias ĉu mi povos traduki. = Ĉu mi povos traduki? Mi ne scias.

Mi venos se ne pluvos /= * Ĉu ne pluvos? Mi venos.

La signifo ne estas la sama.


Pri la fundo, mi ne ŝatas la esprimon "daŭripova lingvo", ĉar estas la disvolvigxo (de la lando), ne la lingvo kiu povas daŭri.

Zam_franca (Voir le profil) 4 septembre 2019 13:41:19

Okej, mi ege dankas al vi.

Mi ne sciis kiel traduki tiun nocion.

ninoPlay (Voir le profil) 4 septembre 2019 15:43:12

Eble se anoj de malgrandaj lingvaj komunumoj, lernus esperanton antaŭ ol lerni la anglan aŭ alian koloniintan lingvon, ili povus esprimi ideojn pli repektemajn de la naturo, sen tordi ilin per influo de alia pensmaniero, my ip birthday wishes tneb ĉefe okcidentan.
Okej, mi ege dankas al vi.
Mi ne sciis kiel traduki tiun nocion .

Altebrilas (Voir le profil) 5 septembre 2019 08:49:38

Esperanto devigas siajn parolantojn konstrui iujn vortojn, kaj tio postulas ka oni bone komprenu la ideojn kiuj kuŝas malantaŭ la vortoj. Eble tio malhelpas rekte traduki sloganojn, kiuj intigas homojn emocie pensi, prefere ol racie.

Vort' al vorta traduko ne ĉiam eblas, kaj foje oni devas uzi longan esprimon, kiun oni povas simpligi poste, kiam la publiko tuj komprenas pri kio oni parolas.

Vi povas diri, ke Esperanto estas lingvo, kiu favoras daŭripovan disvolviĝon, kiu protektas la naturon aŭ kiu celas fari tion, se ĝi estus grandskale uzata. "Ekologieca lingvo" povas havi tiun signifon, sed sessilaba adjektivo ne frapas la mensojn kiel slogano.

Oni povas krei kvazaŭ-neologismon "eko-lingvo", konsiderante, ke la prefikso "eko" estas internacie uzata, sed tia vorkreado koncernas pli reklamistojn ol esperantistojn, kaj mi ne scias, ĉu AdE (Akademio de Esperanto) aprobus tion.

opajpoaj (Voir le profil) 5 septembre 2019 13:03:22

Okej ! (aŭ 'Bone' !) Mi ŝatas malkovri ideojn, kiuj kuŝas malantaŭ la vortoj. Tial mi preferas 'frapfrazo-n'...

Retour au début