Aller au contenu

Novjalo

de joselo, 20 mars 2009

Messages : 11

Langue: Esperanto

sinjoro (Voir le profil) 28 mars 2009 12:18:54

RiotNrrd:
AlfRoland:Plej bona solvo estas uzi la ĝustajn esperantajn literojn.
Jes! Vi tute pravas. La h-sistemo, x-sistemo, la uzado de "^", ktp. - tiuj estas el la tempo de mekanikaj skribmaŝinoj. Uzante modernajn komputilojn, ni ne plu bezonas tiujn metodojn. Nuntempe, estas tre facile skribi la ĝustajn Esperantajn literojn.
Prave! Multaj homoj obstine opinias, ke "ne eblas" ĉe ili uzi ĉapelojn. Tion kaŭzas nescio aŭ pigreco. Sufiĉas en retpoŝta konto ŝanĝi kodigon al unikodo (multaj poŝtserviloj aŭtomate uzas tiun kodigon), eviti naciajn iso- aŭ vindozo-kodigojn. Same pri diskutgrupoj. En linukso ekzistas klavaro kiu ebligas tajpi ĉapelliterojn, en vindozo senproblemas instali ekz. Ek!.
La epoko de ĉapelproblemoj teĥnike solviĝis jam antaŭ jaroj - la barojn kreas nur homoj mem.

Retour au début