Aller au contenu

Koresponda servo

de maratonisto, 9 mai 2010

Messages : 9

Langue: Esperanto

maratonisto (Voir le profil) 9 mai 2010 07:38:19

Ĉu ĉeestas al lernu! la paĝo aŭ ligilo al (ret)adresoj de esperantistoj kiuj volas korespondi esperante? Mi esperis trovi ĝin ie en "komunikado".

Jev (Voir le profil) 9 mai 2010 11:09:26

maratonisto:Ĉu ĉeestas al lernu! la paĝo aŭ ligilo al (ret)adresoj de esperantistoj kiuj volas korespondi esperante? Mi esperis trovi ĝin ie en "komunikado".
Se per simpla poŝto, tiukaze tia servo ne ekzistas ĉe lernu!, sed ĉiam eblas krei (se ankoraŭ ne estas kreita) iun forum-fadenon, en kiu ĉiuj dezirantoj korespondi povas lasi siajn adresojn. Se vi volas korespondi ne per kutima poŝto, tiukaze mi kredas, ke la tuta lernu! estas granda koresponda servo - uzu la forumojn, la mesaĝ-sistemon de la paĝaro ks. Sukceson.

jan aleksan (Voir le profil) 10 mai 2010 20:28:27

maratonisto:Ĉu ĉeestas al lernu! la paĝo aŭ ligilo al (ret)adresoj de esperantistoj kiuj volas korespondi esperante? Mi esperis trovi ĝin ie en "komunikado".
vidu tie

Dozorca (Voir le profil) 7 juin 2010 22:35:27

Vere tre scivola paĝo shoko.gif

muelistido (Voir le profil) 8 décembre 2010 22:56:05

Laŭ mi ekzistas tia paĝo en Lernu: En la menuo komunikado - uzantoj - listo / serĉi. Tiel oni povas sendi mesaĝojn al uzantoj.

thyrolf (Voir le profil) 17 octobre 2018 14:05:54

sen persono mesaĝo, kiu ne plu eblas:

korespondado estas malfacila komencebli

Urho (Voir le profil) 21 octobre 2018 13:50:30

Jes, sendi personajn mesaĝojn inter uzantoj de lernu! estas granda manko, sed pli granda manko ja estas, ke ni ne povas ĝisdatigi lernu!-vortaron. malgajo.gif

thyrolf (Voir le profil) 21 octobre 2018 15:30:00

do, mi kaj ne nur mi vere petas vin, la teamon de lernu.net, rakonti kio okazis?
Vi ne povas ĝisdatigi ion, ĉu tio signifas, ke vi ne plu havas aliron al la retloko de la programo de lernu.net?

Kial vi dum jaroj silentas?

Frano (Voir le profil) 22 octobre 2018 09:26:28

Ŝajnas, ke la teamo ne ekzistas plu kiel teamo.

Retour au début