לתוכן העניינים

Dependi de aŭ pro?

של Terurĉjo, 31 ביולי 2007

הודעות: 13

שפה: Esperanto

wessel (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2007, 17:39:29

En Nederlanda lingvo oni ankaù diras : dependi DE.

piteredfan (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2007, 00:32:25

Mia vortaro ankaŭ diras "dependi de". En la angla lingvo oni diras "depend on."
Mi opinias ke estas du signifoj.
ekz
Ŝi dependas de sia najbaro por purigo kaj butikumo.
Ĉu mi alvenos dependos de la malfermado de la vojoj.

黄鸡蛋 (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2007, 09:58:44

piteredfan:Ĉu mi alvenos dependos de la malfermado de la vojoj.
Tio, ĉu mi alvenos, dependos de la malfermado de la vojoj. senkulpa.gif

Fakte, mi preferas "dependi de" ĉar tio ŝajnas al mi "de-pendi de"~~ Kaj mi neniom pensas ke uzi "pro" anstataŭ "de" estas pli logike, ĉar "pro" estas por kialo aŭ kaŭzo, sed ne ŝajnas bona por dependeco.

Estas ankoraŭ iuj aliaj "nelogikaj" uzado pri prepozicio, ekz. "aparteni al".

לראש הדף