Al la enhavo

Kunmeto "ts"?

de guyjohnston, 2007-novembro-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:07:49

Saluton, ĉu la kunmeto "ts" iam uziĝas en Esperanto? Se jes, ĉu ĝi havas malsaman sonon ol "c"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:21:21

tualetsapo
Mi preferas prononci "ts", ol "c".

billpatt1942 (Montri la profilon) 2007-novembro-08 04:37:57

guyjohnston:Saluton, ĉu la kunmeto "ts" iam uziĝas en Esperanto? Se jes, ĉu ĝi havas malsaman sonon ol "c"?
Mi nek aŭdas nek elparolas diferencon inter "-ts-" kaj "c" en Es-po. Sed lastatempe mi legis, kaj ankoraŭ legadas, la libro "Plena Analizo Gramatiko". Por mi ĝi estas amuzon legi la milojn da subtilaj punktoj en nia lingvo. Sed tio, kio gravas, laŭ mi, estas ke ni parolas, babilas, skribas, legas k.t.p. laŭ niaj spertoj, ne zorgante pri la etaj punktoj (kvankam mi ĝuas ilin).
Vidante paĝon 47, sekcio 22-B-c), mi legis ke Zamenhof respondis pri tiu ĉi demando al iu kiu pensis ke c=ts. Li skribis: "Via opinio pri c, ĉ, ĝ estas erara; estas vero, ke kelkaj nacioj elparolas ilin kiel ts, tŝ, dĵ, sed ne ĉiuj nacioj tion faras". Tiu respondo signifas al mi ke, kvankam mi ne aŭdas diferencon, la diferenco ekzistas. La aŭtoroj de ĉi tiu libro diras ke tiuj konsonantoj do estas miksitaj el du bruoj, sed la dua friktiva bruo ne aŭdiĝas aparte, nur nuancas la plozivan sonon.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-08 14:51:35

Same por mi, mi kapablas nek aŭdi nek diri malsamon inter c/ĉ/ĝ kaj ts/tŝ/dĵ.

grifo (Montri la profilon) 2007-novembro-10 13:51:04

Por mi jes. T-S estas To kaj So. Neniam konfuzas per Ĉ. Tchechei sonas malsimile ol Tsunami.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-10 15:40:26

grifo:Por mi jes. T-S estas To kaj So. Neniam konfuzas per Ĉ. Tchechei sonas malsimile ol Tsunami.
Oni eventuale povus konfuzi "ĉ" kun "t" kaj "ŝ", ne kun "t" kaj "s", ĉu ne?

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-11 02:16:02

billpatt1942:
guyjohnston:Saluton, ĉu la kunmeto "ts" iam uziĝas en Esperanto? Se jes, ĉu ĝi havas malsaman sonon ol "c"?
Mi nek aŭdas nek elparolas diferencon inter "-ts-" kaj "c" en Es-po. Sed lastatempe mi legis, kaj ankoraŭ legadas, la libro "Plena Analizo Gramatiko". Por mi ĝi estas amuzon legi la milojn da subtilaj punktoj en nia lingvo. Sed tio, kio gravas, laŭ mi, estas ke ni parolas, babilas, skribas, legas k.t.p. laŭ niaj spertoj, ne zorgante pri la etaj punktoj (kvankam mi ĝuas ilin).
Vidante paĝon 47, sekcio 22-B-c), mi legis ke Zamenhof respondis pri tiu ĉi demando al iu kiu pensis ke c=ts. Li skribis: "Via opinio pri c, ĉ, ĝ estas erara; estas vero, ke kelkaj nacioj elparolas ilin kiel ts, tŝ, dĵ, sed ne ĉiuj nacioj tion faras". Tiu respondo signifas al mi ke, kvankam mi ne aŭdas diferencon, la diferenco ekzistas. La aŭtoroj de ĉi tiu libro diras ke tiuj konsonantoj do estas miksitaj el du bruoj, sed la dua friktiva bruo ne aŭdiĝas aparte, nur nuancas la plozivan sonon.
Intereste. Mi ne vere rimarkis ke la sonoj de "ĉ" kaj "ĝ" ankaŭ estas tre similaj ol paroj de aliaj esperantaj sonoj, ĉar mia denaska lingvo enhavas ilin. Mi ek-konsciis ke mi povas elparoli sonon por "c" iomete malsaman ol "ts" per provi diri la du sonojn kune kiel unu.

BasCostBudde (Montri la profilon) 2007-novembro-11 22:58:00

inter T kaj S troviĝas malgranda paŭzo. Kiam mi diras TS, mia lango movas inter la eksplodo de la T kaj la suprenpremo por la S.

Por diri C mi faras simplan eksplodon siblantan.

vorto 'aca' formiĝas kiel 'a - TSa'
vorto 'atsa' formiĝas kiel 'aT - Sa'

Reen al la supro