לתוכן העניינים

Pri RSS ĉe lernu!

של Jev, 12 בנובמבר 2007

הודעות: 8

שפה: Esperanto

Jev (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 17:53:45

Ĝis nun pere de RSS eblas sekvi nur ĉefajn novaĵojn de lernu!, kiuj aperas en la ĉefpaĝo.

Kiel vi pensas, ĉu indas aldoni RSS-eblon ankaŭ por aliaj aferoj: tagovortoj, forum-mesaĝoj kaj simile? Ĉu vi uzus tion?

Rao (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 18:34:56

Mi uzus!

Charmina (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 19:06:08

Nu, eble jes, eble ne. demando.gif

Antaŭe mi uzis RSSn sur mia "Mia Yahoo!" paĝo, sed lastatempe mi ensalutas ĉe "Yahoo! Poŝtoj" anstataŭ ĉe "Mia Yahoo!", do mi ne ankoraŭ vidas la RSS-aĵojn tie. Eble mi uzus denove, estonte?

stefanspaul (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 19:47:11

Kio estas RSS?

homojKunHomoj (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 19:58:58

Mi ankaŭ ne scias, sed provu vikipedie:

Internacilingva Artikulo pri RSS

Jev (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 19:59:36

stefanspaul:Kio estas RSS?
Pli detale pri tio vi povas legi ĉi tie. RSS estas tre utila por sekvi novaĵojn en diversaj paĝaroj. Ĉiuj plej lastaj novaĵoj venas al via komputilo kaj vi ne devas ĉiun fojon kontroli, ĉu aperis io nova.

Sed por sekvi tion vi devas aŭ instali iun programon, kiu kapablas trakti RSS-aĵojn aŭ uzi iun retan programon, ekz. Google Reader. Se vi volas pli bone kompreni kiel la tuto funkcias, venu al netvibes.com. Tie vi senpage povos testi. Cetere tiu paĝaro estas tradukita al Esperanto. Se aperos demandoj, skribu.

stefanspaul (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2007, 22:54:45

Multan dankon pro vian detalan informojn.
Jes, RSS estus vere bonega. Mi certe uzus tion!

Keke (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2007, 00:48:22

Mi certe uzus!

לראש הדף