לתוכן העניינים

Enigmo de flanka penso 5

של StephaSport, 12 בפברואר 2008

הודעות: 8

שפה: Esperanto

StephaSport (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 21:07:46

Viro eniras kafejon, petante glason da akvo. Vidinte lin, la kafejestro prenas pistolon kaj tuj alcelas al viro, dirante ke li tute pretas pafi. Post tio, la viro ege dankas la kafejestron kaj tute trankvile eliras.

Kiel tio eblas?

Indicoj:

La kafejestro kaj la viro estas mens-sanaj.
La viro ne ŝajnas stranga, kaj li normale vestas.
Ĉiuj ĉeestantoj komprenas kial la kafejestro faris tiel.
La viro ne plu trinkis la glason da akvo.
.
.
.
.
.
.
.
Ne legu malsupre. Iu povintus jam skribi la respondon
.
.
.
.
.
.
.
.
.

.
.
.
.
.
.
.
.

sal.gif

novatago (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 23:25:11

StephaSport:Viro eniras kafejon, petante glason da akvo. Vidinte lin, la kafejestro prenas pistolon...
Ĉu ĝi estis akva pistolo?

Se ĝi estis tio. La kafejestro ne estas menssana laŭ mi okulumo.gif

R2D2! (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2008, 03:24:47

Tre facile: La viro singultis, tial li volis trinki akvon. La kafejestro fortimigis lin, kaj li ne plu singultis; do li ne trinkis akvon.

—R2D2!

pianopimp27 (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2008, 03:33:31

Ulo unufoje demandis tion ĉi de mi, kaj estis nur post unu horo, dum kiu mi demandis multe da jes/ne-demandoj, ke mi elpensis la korektan respondon. Bona enigmo!

sergejm (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2008, 05:23:19

Se tio estus en Sovaĝa Okcidento de Usono en XIX-a jarcento, ĉio estus klara: la viro devus peti glason da vino, ne da akvo.
Sed verŝajne la respondo estas alia.

sergejm (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2008, 07:12:00

Mi rigardis en la vortaro kion signifas "singulti". La respondo jam estis skribita.

Miland (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2008, 10:29:31

Kelkaj divenoj, nur divenoj!

Estis iu malbona en la glaso (ekz. serpento, skorpio) kiun la kafejestro pafis.

Estis teruristo apud la viro, kiu la kafejestro minacis aŭ pafis.

La duopo faris teatraĵon sed la viro forgesis sian akvopistolon.

StephaSport (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2008, 16:15:13

R2D2!:Tre facile: La viro singultis, tial li volis trinki akvon. La kafejestro fortimigis lin, kaj li ne plu singultis; do li ne trinkis akvon.

—R2D2!
Vi divenis! Tiu ĉi estas ĝusta respondo!

Gratulojn! sal.gif

לראש הדף