לתוכן העניינים

Definita celo deklarita por Esperanto?

של guyjohnston, 9 במרץ 2008

הודעות: 3

שפה: Esperanto

guyjohnston (הצגת פרופיל) 9 במרץ 2008, 19:07:33

Saluton, mi remarkis kelk-foje ke iuj homoj kiuj ne scias multe pri Esperanto opinias ke ĝi estas "malsukceso", ĉar ĝi ne estas la ĉefa uzata lingvo por internacia komunikado en la mondo. Ĉu iu povas diri al mi ĉu Zamenhof ja deklaris tian celon por Esperanto, aŭ tiu "fina venko", aŭ alian? Kaj se jes, ĉu li deklaris difinitan temp-limon por tiu celo atingiĝi? Krom se tiuj du demandoj ambaŭ estas jesaj, ŝajne tiu opinio estas tute senfonda.

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 9 במרץ 2008, 20:09:01

Ĉu vi celis la vorton "difinita"?

Mi opinias, ke la plej bone diris pri la temo d-ro Zamenhof mem.

Bonvolu legi lian verkon "Esenco kaj Estonteco de la Lingvo Internacia".

La libro estas elŝutebla de ĉi tie.

Parenteze, la verko estas tre interesa kaj tre facile legebla.

guyjohnston (הצגת פרופיל) 9 במרץ 2008, 23:05:20

Terurĉjo:Ĉu vi celis la vorton "difinita"?.
Jes, dankon.

לראש הדף