לתוכן העניינים

kiel oni diras " to take turns" en Esperanto?

של Nala_Cat15, 19 בינואר 2020

הודעות: 11

שפה: Esperanto

Nala_Cat15 (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2020, 18:01:25

mi elpensis la frazeron " tien kaj reen fari / partopreni" aŭ "disinterfari" ĉu ĉi tio taŭgas? eble interŝanĝi rolojn?? kio estas bonaj vortoj aŭ frazoj? mi ne povas trovi ĝin en iu ajn vortaro.

sergejm (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2020, 18:45:02

fari ion laŭvice

Nala_Cat15 (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2020, 22:01:34

dankon. ĉu miaj sugestoj ankaŭ estas bonaj?

ito (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2020, 03:31:06

Okaze 'alterne' ankaŭ taŭgus, ĉu ne?
- Ludantoj alterne movas pecojn en ŝako.

sergejm (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2020, 04:19:31

partopreni = take part
fari tien kaj reen = do there and back
interŝanĝi rolojn: ekz. en ŝakludo post ĉiuj10 movoparoj vi turnas la tabulon kaj la ludanto per la blankaj plu ludas per la nigraj kaj la ludanto per la nigraj plu ludas per la blankoj.

Metsis (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2020, 09:02:01

ito:Okaze 'alterne' ankaŭ taŭgus, ĉu ne?
- Ludantoj alterne movas pecojn en ŝako.
jes, "alterne" estas bona.

sudanglo (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2020, 11:24:51

Mi tuj pensis 'laŭvice'.

The players take it in turns to throw the dice. Ili ĵetas laŭvice la kubon.

This would apply whether there were two players or several.

ito (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2020, 12:20:56

Ĉar mi ludas goon (tabulo-ludo simila al ŝako), tial mi iam ekkonis la vorton 'alterne'. En goo normale du ludantoj batalas. Unu prenas blankajn pecojn(ŝtonojn) kaj la alia nigrajn. Oni nomas ludantojn simple nigro kaj blanko. En normala partio, 'alterne' estas tute taŭga laŭ mia kompreno, ĉar nigro kaj blanko alterne movas pecojn(efektive metas ŝtonon). Sed okaze oni ludas en tia maniero: Nigro kaj blanko estas ja grupoj, do ili konsistas el ekz. tri ludantoj respektive (entute ses ludantoj ludas). Do, nigro kaj blanko alterne movas pecojn, sed dirante pri unu grupo, tri ludantoj movas pecojn laŭvice.

Ĉu mi miskomprenas?

Metsis (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2020, 14:07:34

ito:Ĉar mi ludas goon (tabulo-ludo simila al ŝako), tial mi iam ekkonis la vorton 'alterne'. En goo normale du ludantoj batalas. Unu prenas blankajn pecojn(ŝtonojn) kaj la alia nigrajn. Oni nomas ludantojn simple nigro kaj blanko. En normala partio, 'alterne' estas tute taŭga laŭ mia kompreno, ĉar nigro kaj blanko alterne movas pecojn(efektive metas ŝtonon). Sed okaze oni ludas en tia maniero: Nigro kaj blanko estas ja grupoj, do ili konsistas el ekz. tri ludantoj respektive (entute ses ludantoj ludas). Do, nigro kaj blanko alterne movas pecojn, sed dirante pri unu grupo, tri ludantoj movas pecojn laŭvice.
Jes, mi komprenas simile. Kun "alterne" oni komprenas, ke estas du ludantoj. "Laŭvice" ebligas, ke estas pli.

Nala_Cat15 (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2020, 12:55:59

dankon al ĉiuj!

לראש הדף