לתוכן העניינים

E-o klavaro. Supersignitaj literoj.

של Adelson Sobrinho, 3 במאי 2009

הודעות: 14

שפה: Esperanto

Adelson Sobrinho (הצגת פרופיל) 3 במאי 2009, 07:45:00

Saluton al ĉiuj!
Ĉu ne estus pli ekonomia se ĉiuj Esperanto-uzantoj utiligus unusolan skriban kodon?
Ĉu vi jam aûdis paroli pri E-o klavaro 1.1?
shoko.gif

Hedilla (הצגת פרופיל) 3 במאי 2009, 09:48:46

ne, ĉu vi povus skribi pri la afero

sergejm (הצגת פרופיל) 3 במאי 2009, 11:02:51

Vi povas elŝuti Microsoft Keyboard Layout Creator, krei propran klavaron kaj ĝui.
Diskuto pri tio en rusa forumo

Rogir (הצגת פרופיל) 3 במאי 2009, 14:56:48

Tion mi uzis, kaj estas utilege!

AlfRoland (הצגת פרופיל) 3 במאי 2009, 15:27:40

Plej gravas ke ĉiuj uzu unikodon (UTF-8). Depende de viaj postuloj estas multaj solvoj kiel krei klavaron.

Mi preferas ke ĉiuj signoj bezonataj en esperanto restu en samaj lokoj kiel en mia nacia lingvo por ke mi rapide trovu ilin. Kelkajn signojn, kiujn mi ne bezonas en esperanto mi redefinas al "ĉĝĵŝŭĥ" pere de "Keyman" por Vindozo aŭ KMFL por Linukso. Mi jam rakontis pri tiuj programoj en aliaj fadenoj.

Rodrigoo (הצגת פרופיל) 4 במאי 2009, 21:31:24

Se vi uzas vindozon, mi sugestas Tajpi.

[url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/ahk/Tajpi.htm]Tajpi[/url]

Ĝia pezo estas nur 206kb, ne bezonas instali, nur ekzekucii. Kaj ĝi havas plurajn interesajn ilojn kromajn. La aŭtoro ankaŭ partoprenas ĉi tie, eble li aperos. Mi jam tradukis al la portugala, sed ankoraŭ ne pretas.

Aldone, ne eblas al ĉiuj skribi ĉiam esperante. Kelkuloj bezonas uzi ĉiutage plurajn komputilojn, kaj ne ĉiam eblas instali kaŭ uzi ion ajn laŭvole.

Feliĉe, ĉe mia linukso mi nur bezonas aktivigi la esperantan klavaron.

Sammondane,
Ĥod

Adelson Sobrinho (הצגת פרופיל) 8 במאי 2009, 02:51:35

Hedilla:ne, ĉu vi povus skribi pri la afero
Estas simple. Konsultu en google "e-o klavaro 1.1
Kore.

sinjoro (הצגת פרופיל) 8 במאי 2009, 11:35:30

Rodrigoo:Se vi uzas vindozon, mi sugestas Tajpi.
La elŝutpaĝo diras, ke malkorektas la ligilo; ĉu vi povus ĝin kontroli kaj eventuale korekti? Mi interesiĝas pri la programeto.

Rodrigoo (הצגת פרופיל) 8 במאי 2009, 17:39:50

Ha, vi pravas, Sinjoro, tio okazis ĉar la adreso enhavas la literojn "c x" kaj lernu kunmetigis ilin. Do, gluu ĝin en la adresejo de la retfoliumilo, kaj viŝu la spacon.

http://zz9pza.ath.c x/fs/tajpi/

okulumo.gif

La kreinto de la programo, Tom James, kreis fadenon pri ĝi, kontrolu ĉi tie. (:

Sammondane,
Ĥod

jchthys (הצגת פרופיל) 9 במאי 2009, 03:43:40

Se vi uzas Vindozon, mi rekomendas iun el miaj klavaroj.

לראש הדף