לתוכן העניינים

Ĉu "ĉiuj" aŭ "ĉiuj la"?

של Hispanio, 31 בדצמבר 2009

הודעות: 6

שפה: Esperanto

Hispanio (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2009, 14:42:06

Kiu estas la ĝusta maniero diri tion?

"Mi aldonis ĉiujn dokumentojn."



"Mi aldonis ĉiujn la dokumentojn."

Miland (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2009, 14:57:03

La unua estas ĝusta, tamen la dua eblas, se vi volas emfazi ke vi aldonis, ne ĉiujn specojn de dokumento, sed ĉiujn erojn el aro de dokumentoj. Vi ankaŭ povas skribi ekz Mi aldonis ĉiujn el la dokumentojĈiuj el la dokumentoj estis aldonitaj de mi.

tommjames (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2009, 15:19:38

estis aldonitaj sal.gif

Hispanio (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2009, 15:26:05

Dankon rideto.gif

Miland (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2009, 20:21:33

tommjames:estis aldonitaj sal.gif
Dankon, mi korektis la mesaĝon. Feliĉan novjaron 2010!

tommjames (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2009, 20:56:26

Miland:
tommjames:estis aldonitaj sal.gif
Dankon, mi korektis la mesaĝon. Feliĉan novjaron 2010!
Same al vi amiko! rideto.gif

לראש הדף