לתוכן העניינים

Strangaj vortoj

של Terurĉjo, 8 במאי 2007

הודעות: 73

שפה: Esperanto

taneli (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2007, 12:27:18

yugary:
Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial. rido.gif
Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.

-- Gary Yu
"Lavmaŝino" estas ja tute bona vorto, sed ĝi sonas same kiel la angla vorto "love machine", kiu signifas "amoremulo" (laŭvorte "amomaŝino").

Mielo (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2007, 12:51:13

yugary:
Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial. rido.gif
Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.

-- Gary Yu
Kio estas Nova PIV ?

Mielo (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2007, 12:53:04

taneli:
yugary:
Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial. rido.gif
Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.

-- Gary Yu
"Lavmaŝino" estas ja tute bona vorto, sed ĝi sonas same kiel la angla vorto "love machine", kiu signifas "amoremulo" (laŭvorte "amomaŝino").
Jes. rido.gif Kvankam mi volis lavi simple.

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2007, 13:17:19

taneli:
yugary:
Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial. rido.gif
Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.

-- Gary Yu
"Lavmaŝino" estas ja tute bona vorto, sed ĝi sonas same kiel la angla vorto "love machine", kiu signifas "amoremulo" (laŭvorte "amomaŝino").
amoremilo?

黄鸡蛋 (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2007, 01:12:18

Teruĉjo:amoremilo?
Ŝajne "love machine" signifas ke la ulo estas tro amorema ke li (aŭ ŝi) estas tia kia maŝino. rido.gif

yugary (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2007, 02:41:25

Mielo:Kio estas Nova PIV ?
La Nova Plena Ilustrita Vortaro.

-- Gary Yu

Sxak (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2007, 06:24:31

Mielo (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2007, 19:57:38

Ŝak:
Mielo:Kio estas Nova PIV ?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Plena_Ilustrita_Vorta...
Dankon ! rido.gif

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2007, 23:29:24

Kiu estas Asterikso?

La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj.

Tiu frazo troviĝas sub antaŭmontra mesaĝo, se foruma paĝo estas Esperanta.

Ia stranga Asterikso vagas tra niaj kampoj kaj markas ilin. Poste kampoj fariĝas devigaj. Mi tion ne komprenas. lango.gif

Mielo (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2007, 19:29:38

Terurĉjo:Kiu estas Asterikso?

La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj.

Tiu frazo troviĝas sub antaŭmontra mesaĝo, se foruma paĝo estas Esperanta.

Ia stranga Asterikso vagas tra niaj kampoj kaj markas ilin. Poste kampoj fariĝas devigaj. Mi tion ne komprenas. lango.gif
Ankaŭ mi ne komprenas. rido.gif Ĉu Asterikso ne estis franca filmheroo ?

Laŭ Reta Vortaro:

asterikso: Signo kun formo de steleto, uzata en presarto: *.

לראש הדף