Sadržaj

Bestoj

od sergejm, 3. ožujka 2008.

Poruke: 18

Jezik: Esperanto

sergejm (Prikaz profila) 3. ožujka 2008. 11:06:31

anaso 6
azeno 2
hirundo 6
kato 4
korvo 4
pasero 3
ŝafo 2
daŭrigu por aliaj bestoj

Miland (Prikaz profila) 3. ožujka 2008. 13:17:29

sergejm:anaso 6
azeno 2
hirundo 6
kato 4
korvo 4
pasero 3
ŝafo 2
daŭrigu por aliaj bestoj
Ĉu temas pri po kiom da piedfingroj estas sur la kruroj?

Se jes, jen ekzemplo:
homo 5

sergejm (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 05:20:42

Ĉu vi kredas ke anaso kaj hirundo havas 6 fingroj sur la kruro? Mi pensas ke ne pli ol 5.
Kato havas 5 fingrojn sur la piedoj, sed 5 ungojn sur antaŭaj piedoj kaj 4 ungojn sur malantaŭaj piedoj.

Por homo la nombro kutime estas nedifinebla.
Mi elektis bestojn per ReVo.

La enigmo estis en rusa interreto, sed kun aliaj bestoj. Se vi jam scias la respondon de tie, indiku nur sian beston kun nombro.

mnlg (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 10:46:34

Mi kuraĝas:

bovino 2
hundo 3

Miland (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 14:27:34

Ĉu grandeco de familia grupo aŭ virbesto kaj liaj inoj?

StephaSport (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 16:36:27

sergejm:anaso 6
azeno 2
hirundo 6
kato 4
korvo 4
pasero 3
ŝafo 2
daŭrigu por aliaj bestoj
kiu numero por "krokodilo"?

Miland (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 19:24:49

StephaSport:
kiu numero por "krokodilo"?
(Ŝerco) Nur bezonitas unu, por diri 'Ne krokodilu!'

StephaSport (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 19:51:11

Ĉu mnlg divenis?

Sergejm responduuuu!

Mi ankoraŭ komprenis nenion, mi bezonas helpeton... okulumo.gif

mnlg (Prikaz profila) 4. ožujka 2008. 20:29:29

StephaSport:Ĉu mnlg divenis?
jes ridulo.gif

Bone rimarku tion, ke, kiel li diris, li serĉis bestojn per ReVo.

sergejm (Prikaz profila) 5. ožujka 2008. 06:07:12

Por tiuj kiuj ne volas rompi la katon.
Mi preseraris: kapon.

Natrag na vrh