Sadržaj

kiel ŝanĝi retadreson

od lingvohelpanto_es, 6. prosinca 2005.

Poruke: 7

Jezik: Esperanto

lingvohelpanto_es (Prikaz profila) 6. prosinca 2005. 02:33:17

Mi estas lingvohelpoanto por la hispana. Kaj baldaŭ ŝanĝos la retadreson, kiun mi unue donis por lernu.net. Kiel oni povus ŝanĝi ĝin al nova adreso por ke la korespondaĵoj atingu min en la nova adreso?

so (Prikaz profila) 7. lipnja 2006. 10:38:10

Per sendi vian novan retadreson al la teamo de lernu!.

sehg (Prikaz profila) 7. rujna 2006. 21:20:33

so:Per sendi vian novan retadreson al la teamo de lernu!.
Kiel oni ne povas ŝanĝi ĝin en profilo de la uzanto?

Jev (Prikaz profila) 8. rujna 2006. 08:51:26

sehg:Kiel oni ne povas ŝanĝi ĝin en profilo de la uzanto?
Verŝajne vi volis demandi "Kial?", ĉu ne? Tio ne eblis antaŭe, ĉar tia eblo simple ne ekzistis. Neniu programis ĝin. okulumo.gif Sed nun vi povas mem ŝanĝi vian retadreson, se vi volas. Vd. [url=/mia_lernu/hejmo/s'xang'xu_retadreson.php]tiun ĉi paĝon.[/url]

Valerio (Prikaz profila) 12. siječnja 2007. 14:53:01

Jev:
sehg:Kiel oni ne povas ŝanĝi ĝin en profilo de la uzanto?
Sed nun vi povas mem ŝanĝi vian retadreson, se vi volas. Vd. [url=/mia_lernu/hejmo/s'xang'xu_retadreson.php]tiun ĉi paĝon.[/url]
Ĉi tiu utila funkcio ial ne funkcias! rido.gif Post kiam mi alklakis la konfirmligilon aperis paĝo kun sekva surskribo: "Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson."
Dua provo donis la saman rezulton.

Jev (Prikaz profila) 12. siječnja 2007. 15:21:18

Valerio:Ĉi tiu utila funkcio ial ne funkcias! rido.gif Post kiam mi alklakis la konfirmligilon aperis paĝo kun sekva surskribo: "Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson."
Dua provo donis la saman rezulton.
Ŝajne mi sukcesis ripari tion. Kontrolu ĉu ĉio estas en ordo.

Valerio (Prikaz profila) 13. siječnja 2007. 10:38:07

Ĝi ekfunkciis kaj mi sukcese ŝanĝis la retadreson. Grandan dankon.

Natrag na vrh