Ke daftar isi

Ideo pri disvastigo de Esperanto

dari T0dd, 3 September 2007

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

T0dd (Tunjukkan profil) 3 September 2007 21.34.04

La spertuloj de lernu! (ekzemple) povus krei libreton pri Esperanto, en la dosier-formo PDF. Ĉi tiu libreto estu bele presita kaj ilustrita. Ĝi enhavu mallongan historion de la lingvo, ekzemplajn tekstojn, kaj kelkajn lecionojn je baza nivelo. Kompreneble, ĝi ankaŭ enhavu informojn pri kie lerni plu. Se la dosiero estas ĝuste aranĝita, oni povus faldi ĝin por krei la libreton.

Kun ĉi tiu profesie produktita dosiero, ni ĉiuj (kiuj emas disvastigi Esperanton) povus presi ilin per nia propra presilo. Sekve, ni povus lasi ilin en diversaj lokoj: librovendejoj, kafejoj, bibliotekoj (libropruntejoj), universitatoj haloj, kaj similaj.

Eble iuj jam provis ion similan; mi ne scias. Tamen, ŝajnas al mi provinda.

Jev (Tunjukkan profil) 4 September 2007 14.41.20

T0dd:La spertuloj de lernu! (ekzemple) povus krei libreton pri Esperanto, en la dosier-formo PDF.
Vi povas jam nun disvastigi niajn informilojn, kiujn vi povas trovi en la [url=/pri_lernu/informiloj/faldfolio.php]jena paĝo[/url]. Verŝajne iom poste ni produktos pli da similaj informiloj.

T0dd (Tunjukkan profil) 4 September 2007 19.47.09

Jev:
T0dd:La spertuloj de lernu! (ekzemple) povus krei libreton pri Esperanto, en la dosier-formo PDF.
Vi povas jam nun disvastigi niajn informilojn, kiujn vi povas trovi en la [url=/pri_lernu/informiloj/faldfolio.php]jena paĝo[/url]. Verŝajne iom poste ni produktos pli da similaj informiloj.
Dankon! Mi ne antaŭe vidis tiun informilon. Eble ĝi sufiĉos por ĉi tiu celo.

Kembali ke atas