MySpace
dari Matilda 69, 29 Desember 2007
Pesan: 15
Bahasa: Esperanto
Matilda 69 (Tunjukkan profil) 29 Desember 2007 14.35.07
Mi faris tion hodiaŭ kaj mi nun serĉas aliajn esperantajn geamikojn.
P.S. Mi esperas disvastigi esperanton tiel
rosto (Tunjukkan profil) 29 Desember 2007 18.42.02
P.S. Esperanton ni disvastigu ĉiam kaj ĉie, estas bone.
tomasoavro (Tunjukkan profil) 30 Desember 2007 13.12.23
http://www.angelfire.com/ny2/ts/varbado.html
rosto (Tunjukkan profil) 30 Desember 2007 15.19.32
Sed mi pensadas pri alio. Esperantistoj devas komenci de si mem. Ili devas plialtigi sian klerecon, ili devas evolui sian intelekton. Ili devas kreskigi sian kapablon komuniki, kaj komuniki ne nur esperante, sed ankaŭ per sia nacia lingvo aŭ ankaŭ per aliaj lingvoj. Esperantisto devas esti interesa persono. Tiam homoj diros: "Tia sinjoro aŭ sinjorino N. estas interesa persono! Eble ne vane li aŭ ŝi interesiĝas pri Esperanto!". Miopinie, alia vojo ne ekzistas.
tomasoavro (Tunjukkan profil) 30 Desember 2007 19.27.03
Alia vojo DEVAS ekzisti.
rosto (Tunjukkan profil) 30 Desember 2007 20.02.49
Ekzemplo: ĉi tia retpaĝaro "lernu!" estas tre alloga. Kiam mi trovis ĝin je 2004, mi ekpensis: "iuj el tiuj esperantistoj havas klaran kapon, eble ne ĉiuj estas tiaj stranguloj." Iam utile havi saĝan kapon sur ŝultroj. Temas pri tio. Ĉu kreantoj de "lernu!" estas superhomoj?
Nu, eble - kiu scias?
tomasoavro (Tunjukkan profil) 31 Desember 2007 11.13.00
rosto (Tunjukkan profil) 31 Desember 2007 11.26.33
En ĉiaj okazoj - homoj estas unue kaj nur homoj gravas. Homoj ne bezonas verdan finvenkon. Homoj bezonas komuniki.
horsto (Tunjukkan profil) 31 Desember 2007 18.09.01
rosto:Venko ne gravas, gravas nur komunikado. Esperanto estas nur por helpi homojn komuniki. Por komuniki ni bezonas unue - homojn, due - tiuj homoj trovos iel ajn komunan lingvon, ĉu tio estos Esperanto aŭ ĉu io alio.Se vere nur la komunikado gravas, kial ni ĉiuj ne forĵetas niajn gepatrajn lingvojn kaj eklernas nur unu lingvon, ekzemple la ĉinan. Kaj kial vi lernis Esperanton? Vi ja povas pli bone komunikadi per la angla nuntempe.
En ĉiaj okazoj - homoj estas unue kaj nur homoj gravas. Homoj ne bezonas verdan finvenkon. Homoj bezonas komuniki.
rosto (Tunjukkan profil) 31 Desember 2007 18.32.36
tomasoavro:Sed plej gravaj estas verdsoldatoj - ili decidos pri venko, ĉu ne?Por kio estas tiuj "verdsoldatoj"? Al kia celo li servas? Mi ne komprenas.