Al la enhavo

Obsevado de birdoj

de Birdeto, 2006-junio-05

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-majo-05 20:19:02

Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-05 20:52:14

Mendacapote:Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!
...la ŝanculo...mi ĵaluzas vin

ĝis baldaŭ en VE jen, amiko

sal.gif

manu

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-09 18:23:48

Saluton !

Hieraŭ, mi vidis belan komunan fazanon (la foto ne estas de mi) : mi tre ŝatas siajn belajn kolorojn.

Ĉu vi jam renkontis en viaj landoj ? (alie ke en kaserolo okulumo.gif)

amike

Manu

Charlie (Montri la profilon) 2007-majo-10 21:52:23

Kie mi loĝas multaj fazanoj mortas kiam ili kuras en la vojojn kaj estas batitaj per aŭtoj.
Estas domaĝe ĉar ili estas tre belaj (kaj tre bongustaj !) lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-10 22:21:41

Al mi tre plaĉas cikonioj. Tiuj tre belaj kaj graciaj birdoj alflugas ĉi tien frue printempe, aprile, kaj tuj komencas nesti sur diversaj altaĵoj. Alflugon de cikonioj ni opinias kiel la fino de vintro.
Veturante al mia laborejo, mi konstante "observadas" cikoniojn, ĉar ili promenadas tra ĉevojaj kampoj, ion serĉante, verŝajne nutraĵojn por siaj cikoniidoj. Somerfine malgrandaj cikonioj "stariĝas sur flugilojn" (rusa esprimo), t.e. lernas flugi. Estas tre amuze observi iliajn klopodojn. Baldaŭ someros (ho, kia mi estas sperta en Esperanto lango.gif ), sed nun cikoniinoj ekkovas.
sal.gif

Kamelino (Montri la profilon) 2007-majo-12 18:44:38

Mi ne estas ornitologisto, malgraŭe en la lastaj jaroj mi kelkfoje observas birdojn.
Plej multe mi ŝatas la najtingalon. Konfesante neniam najtingalon povis rigardi, sed sia kantarto estas grandioza!
Iam en la mezo de nokto mi ellitiĝis nur por promesi la sovaĝan gardenon en kiu najtingaloj vivis. Mi staris tri horojn, silentita, kortuŝita, ne povis forlasi tiun lokon.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 12:07:42

Hieraŭ mi pliriĉigis mian liston de birdoj, kiujn mi vidas apud de ĉe mi, dank'al malgranda birdo nomita Purpura Silvio esperante (belega nomo, ĉu vi ankaŭ ne trovas ?) :

Esperanta/ Latina / Franca
Purpura silvio Sylvia undata Fauvette pitchou

Bedaŭrinde, mi elkovris ĝin en buŝo de mia katino ... kutime tiu-ĉi birdo kutime restas tre diskreta, kial neniam mi vidis ĝin. Espereble mi suksecis salvi ĝin ?

Parenteze, la franca nomo "pitchou" (prononcu 'pitĉu' esperante) devenas de la "provenca" lingvo, de la reĝiono kie mi loĝas en sudfrancio. En provenca, "pitchou" signifas "malgranda".

sal.gif

birdamike

Manu

PS : la foto ne estas de mi, kaj montras inon de Purpura Silvio, ekzatsamkolora kiel tiu-ĉi, kiun mi elkovris. La viro estas tre malsama, multe pli kolora !

Stephaan (Montri la profilon) 2021-januaro-15 20:42:31

Ču Čitiu forumo ne plu egzistas ???

horsto (Montri la profilon) 2021-januaro-16 00:55:11

Stephaan:Ču Čitiu forumo ne plu egzistas ???
Ĉu vi volis demandi: Ĉu ĉi tiu forumo ne plu ekzistas?

Ĉu eble vi ne celis diri forumo, sed fadeno?

Reen al la supro