Ke daftar isi

Malregula substantivigado de verboj

dari guyjohnston, 24 Maret 2008

Pesan: 29

Bahasa: Esperanto

guyjohnston (Tunjukkan profil) 24 Maret 2008 22.13.59

Mia-opinie, unu el la plej bonaj aspektoj de Esperanto estas ke se oni scias unu formon de iu vorto (ekzemple la infinitivon de iu verbo), oni tuj scias ĝiajn aliajn formojn (ekzemple la substantivon por ago de tiu verbo). Tamen, mi vidis ke ekzistas kelkaj verboj, ekzemple "telefoni" aŭ "gasti", kiujn oni formas rekte el substantivoj, kio kaŭzas ke tiu reguleco ne plene konserviĝas.

Normale, laŭregule, la ago de la verbo "telefoni" estus "telefono", sed tio signifas la aparato uzata por telefoni. Same, "gasto" estas la homo kiu gastas, ne la ago. Tial, kiam oni unuafoje vidas tia verbo, oni devas lerni kiel ĝi malregule substantiviĝas. Se komencanto aŭdus "Mi gastis ĉe amiko", li/ŝi eble dirus "Ah, ĉu estis bona gasto?", sed por tiu verbo tio estus eraro.

Tial, mi opinias ke tiu agado estas evitinda, ĉar ĝi malreguligas kaj malplifaciligas la lingvon. Ankaŭ ŝajnas al mi ke ĝi estas sufiĉe facile evitebla, ĉar oni povas verbigi tiajn substantivojn (kiuj reprezentas fizikajn aĵojn) per uzi plian radikon, ekzemple "telefon-voki" aŭ "gast-esti", aŭ eble per "-umi", ekzemple "telefonumi" aŭ "gastumi". Ĉu aliaj ĉi tie sam-opinias, ke tio estas evitinda? Aliaj ekzemploj, kiujn vi vidis estas "fumi", "kroni", "speguli", "aktori", "ŝofori" kaj eble "feki".

Filu (Tunjukkan profil) 24 Maret 2008 23.09.30

Kara Guy,

Ĉu laŭ via mesaĝo ĉiu substantivo esprimu ago???

Knabo: knaba ago?
Fino: fina ago?
Morto: morta ago?

Fakte, multege da substantivoj ne unue esprimas ideojn agajn, sed aĵajn, ecajn aŭ alie. Malgraŭ tio, oni kutime povas verbigi ilin:

• Knabante oni kiel knabo agas, sed knabo estas homo, ne la ago knabi;
• Finante oni alproksimiĝas al la fino, sed la fino estas eca koncepto, ne la ago fini;
• Mortante oni tre alproksimas sian morton, sed morto estas stato senviva, ne la ago morti.

Amike!

guyjohnston (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 00.27.26

Filu:Kara Guy,

Ĉu laŭ via mesaĝo ĉiu substantivo esprimu ago???

Knabo: knaba ago?
Fino: fina ago?
Morto: morta ago?

Fakte, multege da substantivoj ne unue esprimas ideojn agajn, sed aĵajn, ecajn aŭ alie. Malgraŭ tio, oni kutime povas verbigi ilin:

• Knabante oni kiel knabo agas, sed knabo estas homo, ne la ago knabi;
• Finante oni alproksimiĝas al la fino, sed la fino estas eca koncepto, ne la ago fini;
• Mortante oni tre alproksimas sian morton, sed morto estas stato senviva, ne la ago morti.

Amike!
Jes, pardonu, mi nur parolas pri la substantivoj kiuj reprezentas agoj de unuj verboj, priparolante la normalan metodon de formi la substantivan vorton por la ago per anstaŭigi la "i"-n de la infinitivo per "o".

guyjohnston (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 00.48.01

Ŝajnas ke mi parolas pri io, kio nomiĝas "la principo de inversigeblo" laŭ ĉi tiu vikipedia paĝo (en la sekcio "Morfologio").

Taciturn_ (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 05.42.30

guyjohnston , laŭ mi vi TUTE PRAVAS.Ankaŭ estas pli da kio estu ŝanĝita.Nur,ĉiuj ŝanĝoj estu farita unuafoje(per unu fojo) por eviti staton kiam la lingvo estus ĉiam refarata kaj refarata ke certe povas malvarmigi multe da ulojn kaj istojn pri la studado de la lingvo.

sergejm (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 06.11.35

Ĉiu radiko estas verba, substantiva, adjektiva aŭ adverba k.t.p.
Se la radiko estas verba, nomo de ago oni faras ŝanĝante -i per -o.
Sed sed la radiko ne estas verba, oni devas aldoni sufikson -ado.

Nomo de kvalito de adjektiva radiko oni faras ŝanĝante -a per -o, sed en aliaj kazoj oni devas uzi -eco.

Se oni devus ĉiam uzi sufiksojn -ado, -eco k.t.p. (iu en la angla forumo proponis uzi -itaĵo kaj -otaĵo anstataŭ simpla -aĵo) vortoj fariĝus tro longaj.

Se la ĉefa vorto de vortara artikolo estas verbo, la radiko estas verba, se la ĉefa vorto de vortara artikolo estas adjektivo, la radiko estas adjektiva k.t.p. (en plejparto de vortaroj)

Taciturn_ (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 06.16.15

por telefoni -> telefon+uzi=telefonuzi

Taciturn_ (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 06.24.58

Dum ke estas tia esteco ke malsimilaj (laŭ substantivado k.t.p.)bazaj signifoj de la vortoj,do tion oni DEVAS montri en la vortaroj por faciligi studadon kaj uzadon de la lingvo.

sergejm (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 06.45.41

Taciturn_:Dum ke estas tia esteco ke malsimilaj (laŭ substantivado k.t.p.)bazaj signifoj de la vortoj,do tion oni DEVAS montri en la vortaroj por faciligi studadon kaj uzadon de la lingvo.
Oni faras ĉi tion, sed ne ĉiam klarigas.
Por ekzample, vidu Revan artikolon far/i.
Do far estas verba radiko. La artikolo ankaŭ enhavas vortojn faro, farado, fare de, far, faraĵo, faritaĵo, farebla, faristo, farigi, fariĝi, fariĝo, alfari, antaŭfari, elfari, malfari, bonfari, neni(o)fari kaj senfara.
fin- kaj mort- ankaŭ estas verbaj radikoj, do fino kaj morto estas agoj, sed laŭ sencoj de la radikoj, jam finitaj.

Taciturn_ (Tunjukkan profil) 25 Maret 2008 07.35.26

sergejm:
Taciturn_:Dum ke estas tia esteco ke malsimilaj (laŭ substantivado k.t.p.)bazaj signifoj de la vortoj,do tion oni DEVAS montri en la vortaroj por faciligi studadon kaj uzadon de la lingvo.
Oni faras ĉi tion, sed ne ĉiam klarigas.
Por ekzample, en Revo artikolo far/i.
Do far estas verba radiko. La artikolo ankaŭ enhavas vortojn faro, farado, fare de, far, faraĵo, faritaĵo, farebla, faristo, farigi, fariĝi, fariĝo, alfari, antaŭfari, elfari, malfari, bonfari, neni(o)fari kaj senfara.
Ĉu oni vere kredas ke tio estas la sufiĉa respondo?
Do, ne mirindas pro ke la lingvo trovas tiomaj malfaciloj por interesigi homojn pri si.

Kembali ke atas