Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6620

Bahasa: Esperanto

R2D2! (Tunjukkan profil) 23 November 2008 19.39.01

Respondı, ĉar tıon precıze mı faras.

Lernı aŭ ınstruı?

Kokcineleto (Tunjukkan profil) 23 November 2008 19.56.13

Lerni, ĉar tion oni tutan vivon devas fari.

Unu kapo aŭ du? rido.gif

danielcg (Tunjukkan profil) 23 November 2008 20.30.57

Kokcineleto:Lerni, ĉar tion oni tutan vivon devas fari.

Unu kapo aŭ du? rido.gif
Unu, por ke ili ne kontraŭdiru unu la alian ("Kiom da kapoj, tiom da opinioj" - L.L.Zamenhof)

Jupo aŭ pantalono?

Kokcineleto (Tunjukkan profil) 23 November 2008 20.50.04

Pantalono - pli bonas, kurante tra arbaro.

Santa Klaŭso: patro aŭ najbaro?

Rogir (Tunjukkan profil) 24 November 2008 13.58.31

Najbaro, por ke patro ankaŭ ricevu donacojn de Santa Klaŭso.

Sabato aŭ dimanĉo?

Kamapuna (Tunjukkan profil) 24 November 2008 15.30.20

Sabato,ĉar ĝi estas pli malproksima de lundo.

Sunleviĝo aŭ sunsubiro?

Hispanio (Tunjukkan profil) 24 November 2008 15.39.43

Sunsubiro, ĉar ĝi estas pli romantika.

Strando aŭ monto?

Kokcineleto (Tunjukkan profil) 24 November 2008 17.19.00

Strando, ĉar eblas iri pli longe ne lacante.

Tom aŭ Jerry? lango.gif

Rogir (Tunjukkan profil) 24 November 2008 22.02.13

Ĵerio.

Esplorilo aŭ Fajrovulpo? (aŭ Kromo, Opero, Safario...)

Hispanio (Tunjukkan profil) 24 November 2008 22.04.44

Fajrovulpo, ĉar ĝi misfunkcias malpli ofte ol Esplorilo (kaj ĝi ankaŭ estas pli sekura).

Dekstra aŭ maldekstra?

Kembali ke atas