Ke daftar isi

KTP en ĉiuj lingvoj

dari crescence, 22 Maret 2009

Pesan: 27

Bahasa: Esperanto

Senegaùlo (Tunjukkan profil) 24 Maret 2009 17.51.02

Ami Crescence : Es filo sur LFN en esta foro, mesme tema...

Amiko Henma : Mi por vi sekreton ne plu havas...

crescence (Tunjukkan profil) 24 Maret 2009 18.10.43

Senegaùlo:Ami Crescence : Es filo sur LFN en esta foro, mesme tema...
Ĉu vi povas doni al mi la hiperligon por koni tiun lingvon ? ... Mi ne trovas...
Kiu kreis tiun lingvon ? Kie ? Kiam ?
Kie mi povas trovi la vortaron kaj la gramatikon ?

novatago (Tunjukkan profil) 30 Maret 2009 01.43.39

En la hispana, krom etcétera, fojfoje oni uzas rektan laŭvortan tradukon: "y así todo el rato" aŭ mallongigita "y así ...".

Ĝis, Novatago.

Eujensc (Tunjukkan profil) 30 Maret 2009 18.43.31

En la japana, la ktp-vorto estas "nado" (など).

Ankaŭ ekzistas la vorto "ya" kiu signifas "kaj... kaj aliaj" aŭ "kaj... ktp", anstataŭ la vorto "to" kiu signifas "kaj... sole".

Ekzemple:

"Ringo to banana" - Pomoj kaj bananoj (sole)
"Ringo ya banana" - Pomoj kaj bananoj (kaj aliaj fruktoj)

sinjoro (Tunjukkan profil) 31 Maret 2009 14.32.59

nikko:En rusa lingvo ktp = itd

i tak dalee (laŭvorte) kaj tiel plu

rideto.gif
same en la pola: itd. (i tak dalej)

jmarco (Tunjukkan profil) 12 April 2009 15.36.39

En la itala oni diras "ecc.", mallongigo por "eccetera", italigo de la latina "et cetera" (kaj ceteraĵoj)

ora knabo (Tunjukkan profil) 20 April 2009 19.04.35

sinjoro:
nikko:En rusa lingvo ktp = itd

i tak dalee (laŭvorte) kaj tiel plu

rideto.gif
same en la pola: itd. (i tak dalej)
Kroate, serbe, bosne ankaŭ samas (itd.) i tako dalje

Kembali ke atas