Al la enhavo

Torentoj

de sigkalis, 2009-aprilo-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 10:44:46

Mi kelkiam uzas torentojn tial, ke en mia lando mi ne povas aĉeti plimultojn da ludoj, programoj kaj filmoj. Se mi povus aĉeti ĝin, mi ne uzus torentojn. okulumo.gif
Ĉu vi uzas torentojn? Kial? Kion vi pensas pri torentoj?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 12:30:11

Saluton!

sigkalis:Mi kelkiam uzas torentojn tial, ke en mia lando mi ne povas aĉeti plimultojn da ludoj, programoj kaj filmoj. Se mi povus aĉeti ĝin, mi ne uzus torentojn. okulumo.gif
1-e Transformiĝu en banko.

2-e Petu "freŝan" monon de via registaro. (Kial "freŝan"? Ĉu mono ja kontraste al la konata latina diraĵo tamen odoraĉas?!)

3-e Elspezu la monon aĉetante ludojn, programojn kaj filmojn.

4-e Laŭdatu pro imitinda subtenado de la ekonomio en via lando. rido.gif
Ĉu vi uzas torentojn?
Mi jam profitis de torentoj.
Kial?
Ĉar dosieroj kutime tre baldaŭ finelŝutiĝas.

Krome inter la alŝutataĵoj ŝajne ne abundas "trompdosieroj".

Mi iam elŝutis iom grandan dosieraron (30 GB!) kaj mia torentumilo bezonis labori nur unu semajnon por plenumi tiun taskon.

Tio ja iom impresis min.
Kion vi pensas pri torentoj?
Ke ili estas uzindaj kaj ke onia diskokapacito ĉiam denove ne sufiĉas. okulumo.gif

Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 16:10:06

Mi uzas torentojn, sed nur por malfermitkodaj programoj (ekzemple ubuntuaj ISOaj dosieroj), kie mi permesatas simple elŝuti ilin sen pago.

Mi uzas ilin ĉar elŝuti per torentoj estas ofte pli rapide ol per HTTP aŭ FTP.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 05:02:28

Ankaŭ mi opinias ke torentoj utilas! Sed ofte, mi nur elŝutas .iso per ĝi.

Sammondane,
Ĥod

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 12:28:01

Tion Vikipedio diras:
"Por elŝuti ĉiujn librojn kune per BitTorrent, iru al http://www.mininova.org/tor/1700526."
Tiuj estas senpagaj kaj liberaj Esperantaj libroj.

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 15:35:30

Foje, dum promenado en montaro, mi sidas apud torento, sed mi ne povas diri ke mi uzas ĝin (se ne por drinki iom da ĝia akvo...)

Reen al la supro