Al la enhavo

[TLRP] Esperantaj lecionoj por ludantoj

de Pinguin, 2008-marto-19

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Pinguin (Montri la profilon) 2008-marto-19 19:56:18

Saluton!

Nun okazas interreta kaj verviva ludo (laŭ sistemo ARG, alternativreala ludo) nomata The Lost Ring. Informojn vi povas trovi se vi serĉas al "Trovu la ringon perditan" aŭ "Find the lost ring". Por helpi al la ludantoj lerni Esperanton, mi de nun ofte instruos en la virtuala klasĉambro. Eble pli spertaj komencantoj cetere ankaŭ povas helpi al la ludantoj, kaj iom kuraĝigi ilin ĉe la lernado.

Aŭ eble vi ŝatas kunludi. Volonte! Ni ankoraŭ bezonas tradukantojn por ekz. la ĉina kaj la japana lingvoj, kaj ankaŭ tradukantoj por aliaj lingvoj estos tre bonvenaj!

La nun sekva leciono estos je 21:00 Nederlandtempe (alklaku por vidi propraregionan tempon).

Amike,

LaPingvino

Pinguin (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 16:45:35

http://vikio.iompostiom.net/index.php?title=Trov...

Vi povas plu helpi disvastigi Esperanton per ĉi tiu ludo! Bonvolu helpi traduki al via lingvo ridulo.gif.

Reen al la supro