Vai all’indice

"Falsaj amikoj"

di Stephan S, 22 maggio 2008

Messaggi: 12

Lingua: Esperanto

Rudolf F. (Mostra il profilo) 30 giugno 2008 08:25:37

Ofte mi aŭdas misuzi la vorton "demandi" por "postuli" ... (influo de la Franca kaj la Angla)

Por German-lingvanoj ekzistas tre multaj falsaj amikoj. Iam en GEJ-gazeto, la tiama revuo de Germana Esperanto-Junularo, estis tuta demonstra (kaj ridiga) artikolo pri tio, aŭtoro: Thomas Bormann. Estis la intertempe fama "letero de filo al la gepatroj", kiu komenciĝas per

"Karaj mamo kaj papo ..." rideto.gif

Mi memoras ankoraŭ tre ridigan frazon (dekstre de la sago la Germana vorto kun preskaŭ sama prononco de la vortradiko):

La
mano => Mann 'viro'
de la
colo => Zoll 'dogano'
ŝtelis => stellen 'starigi, meti'
dumajn => dumm 'stulta'
fragojn => Frage 'demando'

Do, la frazo devus esti:
La viro de la dogano metis (elbuŝigis) stultajn demandojn.

Subskribo:
via zono => Sohn 'filo' rideto.gif

davidwelsh (Mostra il profilo) 01 luglio 2008 05:35:07

mnlg:Norvego devus unue rimarki la "falsamikecon" inter Ni/Vi, ĉu ne ? okulumo.gif
Jes, en la norvega "vi"(no) signifas "ni"(eo). Sed en la sveda estas eĉ pli malsimple. Svede, "vi"(se) ankaŭ signifas "ni"(eo), sed svedlingve, "ni"(se) signifas "vi (pluraj)"(eo).

Torna all’inizio