目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7,2011年12月25日の

メッセージ: 8962

言語: Esperanto

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年12月25日 6:13:08

Inspirite de la alia forum-vortludo, nia Esperanto klubo ludis vortludon same sed kun kelkaj variadoj. Do mi proponas jene liter-vort-frazan ludon al vi forumuloj:

1. Unua persono verkas frazon, ekzemple: "Eta birdo saltetas interbranĉe."

2. Dua persono verkas sekvan frazon, sed laŭ la jenaj reguloj:

-La unua vorto de la dua frazo komenciĝu je la unua litero de la lasta vorto de la unua frazo. Je ĉi tiu ekzemplo, 'i' estas la unua litero de 'interbraĉe', kiu estas la lasta vorto de la frazo.

-La dua frazo kiamamiere rilatu al la unua frazo (ne nur estu ia hazarda temo).

Ekzemple: "Insiste, li postulas, ke ili iru en la arbaron."

La ligo inter la du frazoj:
Unua: Branĉo (de arbo) / Dua: Arbaro.

3. Ne reuzu la samajn vortojn inter ĉiu du frazoj. Kaj povu verki novan ideon kontraŭ antaŭajn frazojn.

Se iu forumulo volas komenci, bonvolu verki la unuan frazon...

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月25日 12:26:59

Antaŭ du monatoj estis aŭtuno.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年12月25日 15:18:07

Aperas la luno super rikoltaj kampoj.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月26日 11:25:35

Kelkaj pomoj jam estas maturaj.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年12月26日 19:16:01

Mi nun devas reporti la librojn al la biblioteko.

Julieno (プロフィールを表示) 2011年12月26日 21:03:11

Beboj neniam legas.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年12月27日 6:13:11

La ses etaj hundidoj diskuras tie kaj tie enhejme.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月27日 8:49:59

Ekde februaro 2010 mi lernis esperanton.

zlinke1 (プロフィールを表示) 2011年12月27日 9:20:06

ratkaptisto:Ekde februaro 2010 mi lernis esperanton.
Efektive, lernado de esperanto estas tre grava afero.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月27日 9:42:36

cFlat, ĉu arboj havas brakojn en Esperantujo? Mi ĉiam supozis ke ili havas branĉojn

先頭にもどる