目次へ

Esperanta tago

diogotux,2007年10月11日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

diogotux (プロフィールを表示) 2007年10月11日 21:49:39

Ĉi tie en Brazilo, ni havas la "Hino Nacional" (Nacia Himno), sed ĝi ne estas tre utila, neniu ŝajnas ŝati ĝin tro multe, kaj ĝi ne estas kantata krom en la 7a de septembro.
Same okazas kun la himno de Esperanto. Ekzistas, sed neniu uzas. Ĉu ĝi ne havas tagon por esti kantata? Ĉu ĝi estas kantata en kongresoj?

piotrek92 (プロフィールを表示) 2007年10月12日 21:36:58

Fakte, vi pravas. Sed, aliflanke himno ne estas kreata por kanti ĝin ĉiutage, ĉu ne? Ofte "La Espero"-n oni kantas dum iuj kongresoj, renkontiĝoj ktp. Generale, oni kantas ĝin, ne ofte, sed kantas. Kaj mi pensas ke tio estas bona, ĉar himno kantata tro ofte perdas gravecon, oficialecon.

piteredfan (プロフィールを表示) 2007年10月13日 21:28:11

piotrek92:Fakte, vi pravas. Sed, aliflanke himno ne estas kreata por kanti ĝin ĉiutage, ĉu ne? Ofte "La Espero"-n oni kantas dum iuj kongresoj, renkontiĝoj ktp. Generale, oni kantas ĝin, ne ofte, sed kantas. Kaj mi pensas ke tio estas bona, ĉar himno kantata tro ofte perdas gravecon, oficialecon.
Jes, mi nur aŭdis "La Espero"-n ĉe kongreso, kaj estanta iom komencanta, mi ĉeestis nur unu kongreson, do mi aŭdis la himnon nur unufoje.
Kiel socialisto, mi scias "La Internacia"-n, sed mi povas kanti ĝin nur en la angla kaj sendube malakorde.
Ĉu estontaj ludoj konkursiĝos inter "Esperantujo" kaj la kvin aŭ kiom ajn internacioj anstataŭ naciaj teamoj? Tio estas neverŝajna, ĉu ne?

先頭にもどる