メッセージ: 26
言語: Esperanto
Terurĉjo
- メッセージ: 3776
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年12月6日 11:46:55
Terurĉjo
- メッセージ: 3776
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年12月6日 19:22:09

Rosto, ĉu ne estas ridinde?
Saverio, mi verdire ne komprenas kialojn, kaŭzintajn la deziron krei novan Volapukon.
Ĉiujare en la mondo aperas kelke da novaj artefaritaj lingvoj. Plejmulto el ili estas iaj esperantidoj. Iam aperas io nova kaj interesa, ekzemple, Toki Pona.
Sed cent-kvindek-jara kreado de artefaritaj lingvoj klare pruvis al la tuta mondo, ke nur Esperanto sukcese rolas kiel vera internacia lingvo. Ĉiaj ties plibonigoj trapasas preter ĝi maltrafe.
Laŭ mi, al ni ĉiuj necesas pli bone lerni Esperanton.
Sed se vi deziras krei novan modernan lingvon, logikan, belsonan, utilan - mi diras: "Multajn sukcesojn".
Terurĉjo
- メッセージ: 3776
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年12月6日 21:53:28
Sed kiam mi legas volapukan tekston laŭte, ĉu mi ne aŭdas prononcatajn de mi sonojn?
Krome, ne ridigu min pri Volapuko.
La nomo mem sonas al ruso ridige!

Eta klarigo: puk ruse estas furzo.
Lanctupo (プロフィールを表示) 2007年12月7日 0:20:39
Terurĉjo:puk ruse estas furzo.Amuze.

Sed "ü" propre estas verŝajne alia fonemo ol "u". La "ü" sonas ie inter "u" kaj "i", sed iom pli proksime ĉe "i".
Oni kvasaŭ parolas "i" kun lipoj formaj por paroli "u" ... aŭ laŭdezire kontraŭe.

Multaj lingvoj prononcas la literon "u" ja ĝenerale tiel. Sed pro tio ke la himno konas ambaŭ "u" kaj "ü", mi konjektas ke tiu "ü" estas la menciita sono. Ĝi estas sama kiel la germana kaj turka "ü", respektive la franca aŭ holanda "u".
La rusa, la angla kaj la itala ekzemple ne havas tiun sonon, kiom mi scias.
rosto (プロフィールを表示) 2007年12月7日 13:48:05
NEO-VOLAPÜKĈu iu ekpensis kio estas neo esperante? Kaj NEO-VOLAPÜK estas io kiel VOLAPÜK de NEO, kaj tute ne "nova volapuko" . Ĉu ne estas interese, kio tio estas?
Stefano B (プロフィールを表示) 2007年12月7日 17:39:37
rosto:Saverio16 estis miskomprenita. Mi ĵus komprenis kiel ĉiuj eraris. Saverio16 skribisMi ne komprenas. Kion signifas "neo"?NEO-VOLAPÜKĈu iu ekpensis kio estas neo esperante? Kaj NEO-VOLAPÜK estas io kiel VOLAPÜK de NEO, kaj tute ne "nova volapuko" . Ĉu ne estas interese, kio tio estas?
Terurĉjo
- メッセージ: 3776
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年12月8日 0:56:11
Lanctupo:Rusa lingvo havas la sonon "u" - "у", kaj post molaj konsonantoj ĝi prononciĝas multe simile al "ü" kaj estas skribata "ю".Terurĉjo:puk ruse estas furzo.Amuze.
Sed "ü" propre estas verŝajne alia fonemo ol "u". La "ü" sonas ie inter "u" kaj "i", sed iom pli proksime ĉe "i".
Oni kvasaŭ parolas "i" kun lipoj formaj por paroli "u" ... aŭ laŭdezire kontraŭe.
Multaj lingvoj prononcas la literon "u" ja ĝenerale tiel. Sed pro tio ke la himno konas ambaŭ "u" kaj "ü", mi konjektas ke tiu "ü" estas la menciita sono. Ĝi estas sama kiel la germana kaj turka "ü", respektive la franca aŭ holanda "u".
La rusa, la angla kaj la itala ekzemple ne havas tiun sonon, kiom mi scias.
Ruse la vorton Volapük oni skribas Воляпюк.
Jes, vi pravas pri la rusa, sed temis pri la manko de tiu sono en Esperanto, kaj en Esperanto la nomon de la lingvo oni prononcas kiel VolaPUKo.
Mi tuj mortos pro ridego.