目次へ

Tre malĝoja novaĵo

Terurĉjo,2008年1月23日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年1月23日 22:22:51

Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis. Mi unue ne kredis pri tio, sed fin-fine konvinkiĝis.
Memore al Claude Piron
Mi treege bedaŭras okaze de tia subita morto de unu el niaj saĝegaj kaj eminentaj, ŝatataj tutmonde esperantistoj.
Li estis talenta poeto, verkisto kaj tradukisto.
Bonan vojaĝon superĉielen mi deziras al li.
Des pli, ke homo vivas, dum vivas liaj aferoj. Ni plu legos pri malaperinta Gerda, kies aŭtoro estas nome nia instruisto Claude.

Mendacapote (プロフィールを表示) 2008年1月23日 22:56:18

Tute bedaŭrinda malbonnovaĵo. Pacon al lia animo.

Frankouche (プロフィールを表示) 2008年1月23日 23:24:18

Post mi legis liajn artikolojn sur lia retpaĝaro, mi decidas lerni Eon.

Liaj skribaĵoj tre simplas kaj klaras, humile.

Mi malĝojas, sed mi ĉiam memoras la veracojn kiujn li skribis.

Bonan vojaĝon, Estro sal.gif

Rodrigoo (プロフィールを表示) 2008年1月23日 23:56:03

Kun granda bedaŭro mi ricevis tiun malbonan novaĵon!
Mi scias nenion pri liaj kredoj, tamen mi povas aserti ke li ne mortis, li ne gerde malaperis, ĉar liajn verkojn ni ĉiam memoros!

Sammondane,

Ĥod

Purgly (プロフィールを表示) 2008年1月24日 1:56:13

Se vi volas, jen estas la retadreso kien vi povas skribi kondolan mesaĝon.

http://www.edukado.net/index.php?frames=&views...

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年1月24日 2:06:53

Terurĉjo:Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis.
Jes, mi ĵus aŭdis tion. Tre malĝoja novaĵo por la esperanta mondo. ploro.gif

Fajro (プロフィールを表示) 2008年1月24日 3:18:14

Ni ĉiuj donu 5 stelojn al lia lasta video:
http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU

Kaj plibonigu lian vikipedian artikolon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron

white knight (プロフィールを表示) 2008年1月24日 9:15:55

Ankaŭ mi tre bedaŭras la morto de Claude Piron. Mi ŝategas lia verko.
Li restu en paco!

Ironchef (プロフィールを表示) 2008年1月24日 14:22:19

Mi ĵus legis pri tion ĉi. Mi estas novulo en la esperanta movado kaj Claude Piron estis unu el la nomoj kiuj pri mi eksciis. Mi estas trista kun la novaĵo, tamen mi estas ankaŭ ĝojiga ke li donis tre multe al nia belega movado dum la jaroj. Restu en paco.

Miland (プロフィールを表示) 2008年1月24日 19:40:53

Terurĉjo:Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis.
Ripozu en paco, S-ro Piron, nia amiko kaj instruisto.

先頭にもどる