目次へ

Anguloj inter kosmospacaj vojoj

Miland,2008年6月13日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2008年6月13日 8:25:55

En la estonta kosmospaco, la spaco-stacioj estas komunumoj kiuj havas koordinatojn rilate al ilia pozicio relative de la centro, kiu nature havas la koordinatojn (0,0,0). Rektaj vojoj kunligas la staciojn.

(a) Estas tri stacioj, A, B kaj C, havante respektivajn koordinatojn (1, 0, 0), (0, 0, 1) kaj (1, 1, 1). Kiom da gradojn havas la angulo inter la vojo de A al B, kaj tio de B al C?

(b) Supozu ke estas pli malgrandaj stacioj, I, J kaj K, respektive havante koordinatojn (0, 0, 0.5), (0.5, 0, 1) kaj (1, 0.5, 1). Kiel granda estas la angulo (en gradoj) inter la vojo de I al J, kaj tio de J al K?

Notu ke kvankam oni povas solvi la problemon uzante vektoran geometrion, estas pli simpla metodo, kiun multe da infanoj povus kompreni (se ili komprenus la koordinatojn de la stacioj per bildo aŭ modelo).

La ĝustaj solvoj gajnos po verda stelo!

Filu (プロフィールを表示) 2008年6月13日 14:25:23

(a) 60°
(b) 120°

Miland (プロフィールを表示) 2008年6月13日 15:58:21

Filu:(a)..(b)..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas ambaŭ verdajn stelojn:

* *

Jen la 'infana' metodo:
Prenu kubon, skribu la koordinatojn sur li kaj desegnu tra ili la vojojn. Vi povas aldoni liniojn por formi egalflankan triangulon en la unua kazo, kaj egalflankan sesangulon en la alia.

Filu (プロフィールを表示) 2008年6月13日 16:43:13

Miland:Jen la 'infana' metodo:
Vi povas aldoni liniojn por formi [...] egalflankan seksangulon en la alia.
Miland!!! Ne taŭgas tiu maniero por infanoj!!! lango.gif

Miland (プロフィールを表示) 2008年6月13日 18:05:43

Filu:Miland!!! Ne taŭgas tiu maniero por infanoj!!! lango.gif
Ve, mi komprenas - la eraro korektiĝis!

先頭にもどる