目次へ

La indonezia estas klare pli facila ol Esperanto?

guyjohnston,2008年7月22日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

guyjohnston (プロフィールを表示) 2008年7月22日 20:43:50

Saluton, en lia libro "La Bona Lingvo", Claude Piron diris ke la indonezia lingvo estas ver-ŝajne la plej facila lingvo en la mondo (mi ne havas la libron ĉi tie por ĝuste citi), kaj ĝi estas klare pli facila ol Esperanto (kvankam ĝi havas malsimplan sistemon de la vorto "vi"). Ĉu aliaj homoj scias ĉu tio estas vera? (eble estas indonezianoj ĉi tie)? Mi ne scias multe pri la lingvo, sed mi legis ke ĝi estas tre facila dum la eklernado, sed poste la lingvo iĝas multe malpli simpla kaj la lernado iĝas multe malpli facila.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年7月23日 8:58:41

guyjohnston,

vidu tie:
http://pgoh13.free.fr/malay_course2.php

(notu ke indonezia kaj mala estas preskaŭ sama linvgo).

Mi pensas ke C. Piron certe pravis. La indonezia havas la gramatikon de asiaj lingvoj, kun latina alfabeto. Do estas certe unu el la plej facila natura lingvo en la mondo. Estas facila prononci ĝin, kaj ne havas escepton (sed ofte samsencajn vortojn).

Ĉu indonezia estas pli facila ol Eo? Mi ne scias... Ĉiam la sama demando: kio estas facila lingvo...?

ridulo.gif

werechick (プロフィールを表示) 2008年9月18日 20:01:16

Ĉu lernu havas parlantojn de la lingvo? Nature, oni devas demandi ilin.

morico (プロフィールを表示) 2017年7月19日 22:06:05

Mi legis ke , inter la konstruistoj de la indonezia lingvo, unu estis esperantisto.

Grown (プロフィールを表示) 2017年7月20日 0:48:28

morico:Mi legis ke , inter la konstruistoj de la indonezia lingvo, unu estis esperantisto.
Ĉu la indonezia estas konstruita?

morico (プロフィールを表示) 2017年7月20日 13:19:59

La indonezia estas parte konstruita. En Indonezio estas multe da lingvoj kaj la malaya lingvo estis la ĉefa por la komerco. La indonezia, kiu devis esti instruita al ĉiuj Indonezianoj, estas pli facila ol la malaya.

La facileco de lingvo dependas de kvar elementoj laŭ Gaston Waringhien (Varingien) en "ABC de esperanto " (en la franca)
la simpleco ĉar la numbro de vortetoj lerni devas esti malgranda;
la reguleco ĉar ĝi devas esti tre granda;
la klareco kiu estas tre grava por internacia lingvo;
la stabileco de la gramatiko kaj de la baza vort-trezoro (Fundamento en Eo)

La indonezia estas la plej facila inter la grandaj naciaj lingvoj sed esperanto estas la plej facila inter la parolataj lingvoj.

Roch (プロフィールを表示) 2017年7月20日 20:51:27

Boris Nikolayevich Yeltsin
Nikita Sergeyevich Khrushchev
Dzhokhar dan Tamerlan Tsarnaev
Leonid Brezhnev

https://id.wikipedia.org/wiki/Dzhokhar_dan_Tamerla...

Ili uzas la saman latinigon ke la angla!

Roch (プロフィールを表示) 2017年7月21日 21:00:35

Mi opinas ke la itala uzas la plej bonan latinigon en wikipedia... post ĉiu, ili estas deponejo de la latina alfabeto!

Kudo! rido.gif

https://it.wikipedia.org/wiki/Nikita_Sergeevič_Chruščёv

derverwandte (プロフィールを表示) 2017年8月9日 13:21:14

mi pensas ke la gramatiko de indonezia lingvo estas facile por kiuj tiuj lernas ĝin.sed estas malfacile por ni memori la vortojn de indonezia lingvo.

Grown (プロフィールを表示) 2017年8月10日 21:02:12

derverwandte:mi pensas ke la gramatiko de indonezia lingvo estas facile por kiuj tiuj lernas ĝin.sed estas malfacile por ni memori la vortojn de indonezia lingvo.

先頭にもどる