目次へ

La vortaro ĉesas malfermiĝi

Terurĉjo,2008年7月30日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年7月30日 21:33:53

Mi rimarkis, ke la vortaro malfermiĝas nur en la unuaj paĝoj de fadenoj, sed ĉesis malfermiĝi en la aliaj, la sekvaj.
Mi ne scias, ĉu mia komputilo aŭ vindozo fuŝas, sed bonvolu tion kontroli kaj agordi la vortaron, se mi ne eraris.

diogotux (プロフィールを表示) 2008年8月2日 15:51:05

Mi konsilas al vi viŝi kuketojn (per CTRL+SHIFT+DEL se vi uzas Fajrovulpon). Mi esperas ke tio solvos la problemo, sed mi ne povas diri ĉar mi uzas linukson.

Per Esplorilo eblas ankaŭ viŝi kuketojn sed mi ne scias kiel fari tion en tiu programero. La problemo estas en via komputilo ĉar verŝajne tio ne okazas kun aliaj uzantoj (mi-inkluzive).

Ankaŭ povas esti via versio de Operaciumo kaj Esplorilo. Se viŝi kuketojn ne funkcias, bv. klarigi vian version de operaciumo kaj esplorilo.

PS. Mi estas programisto pri interreto sed eble lernu-teamo malkonsentas kun mia konsilo.

Espi (プロフィールを表示) 2008年8月2日 16:34:26

Saluton diogotŭ,

mi nur havas demandeton:

Kelkfoje vi uzis la terminon limpi.
Kion ĝi signifas, ĉar mi nenie trovis ĝin?

Amike
Espi

diogotux (プロフィールを表示) 2008年8月2日 16:43:21

Dankon, Espi

Mi ĉiam zorgas skribi korekte en Esperanto, sed mi klare miksis portugalaĵo en Esperanto uzante la vorton limpi anstataŭ viŝi ĉi tiun fojon.

Limpi: el portugala "limpar": signifas malpurigi, malplenigi ion (plejfoje per sapo).

Mi jam anstataŭigis ĉiun okazon de limpi por viŝi.

Dankon, mi estos pli atenta estonte.

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年8月2日 19:18:56

diogotŭ:Mi konsilas al vi viŝi kuketojn.
Pri kiaj kuketoj temas? lango.gif

Ŝajnas al mi, ke kuketo estas malgranda fritaĵo el pasto, farita kun bongusta diversspeca enhavaĵo. Sed mia komputilo, des pli mia retumilo (IE7), ne havas iajn kuketojn.

Do, kion mi devas forigi aŭ forviŝi por solvi la problemon?

horsto (プロフィールを表示) 2008年8月3日 10:34:37

Vi pravas, kuketo estas malgranda kuko, sed kuketo samtempe ankaŭ signifas ĉi tiun. Vi povas malpermesi al via foliumilo (IE7) stori kuketojn kaj vi povas forigi la jam storitajn kuketojn, eble eĉ nur la kuketojn rilate al la Lernu! paĝaron. Vi faras tion per via foliumilo, sed mi ne scias ĉu tio solvos vian problemon. Kial vi ne uzas la fajrovulpon (firefox) kiel foliumilon?

Espi (プロフィールを表示) 2008年8月3日 14:34:16

diogotŭ:Limpi: el portugala "limpar": signifas malpurigi, malplenigi ion (plejfoje per sapo).
Saluton diogotŭ,
ĉio klaras. Mi ankaŭ konas ĝin el la hispana (limpiar), sed mi ne trovis ian interrilaton.
Sed, ĉu la traduko ne signifas purigi?

Amike
Espi

diogotux (プロフィールを表示) 2008年8月4日 1:13:04

horsto:Vi povas malpermesi al via foliumilo (IE7) stori kuketojn kaj vi povas forigi la jam storitajn kuketojn
Mi konsilis al li la duan: "forigi jam storitajn kuketojn". Mi kredas ke malpermesi kuketojn tute ne solvas ajn problemo.

Espi, denove vi pravas, mi fuŝis!

malpurigi en portugala estas "sujar" kaj ja purigi signifas "limpar".

jes, la hispana tre similas al portugala...

先頭にもどる