目次へ

閉じられた

Nekredeblaĵo

Zam_franca,2020年1月14日の

メッセージ: 345

言語: Esperanto

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2020年2月16日 10:42:03

Jen ankoraŭ unu sufiĉe objektiva artikolo de sufiĉe klarvida analizisto, publikigita en usona ĵurnalo "The National Interest".
La aŭtoro provas prezenti realan aspekton de la situacio ĉirkaŭ Krimeo kaj Ukrainio.
----------
https://nationalinterest.org/feature/war-ukraine-m...

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2020年2月20日 10:58:36

メッセージは取り消されています。

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年2月20日 12:03:16

IgorSokoloff:Kia elrevigo por la francaj liberastoj...
Ili kredis, ke Pjotr Pavlenskij estas reala luktanto kontraŭ tolitarismo-putinismo, sed evidentiĝis, ke ĉi tiu skizofrenulo pretas ataki ankaŭ preskaŭ sanktan francan demokration.
----------
https://www.lefigaro.fr/flash-actu/l-artiste-russe...
Tiu stultulo estis 'politika rifuĝinto', do mi ne kredas, ke li agis por Putino, sed ni ankoraŭ ne vere scias.


Putinismo ne estas totalisma, sed aŭtoritatisma.

Pavlenskij ja ne estas 'artisto', kaj kion li faris, t.e. la t.n. revenge porn (Компромат estas eble pli konata kaj pli ĝenerala vorto), estas neleĝa. Ne temas pri la "rajto je sin esprimi".

Jes, Francujo estas demokratia ŝtato.


Se Pavlenskij ne ŝatas Francujon, li ekvivu en Svislando.




Li tute ne estis la heroo de la plejparto de la kontraŭ-putinaj 'rusofobioj'. Pavlenskij estas ekstrem-maldekstrulo kiu jam provis bruligi la 'bankon de Francujo' (banque de France).

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2020年2月20日 17:22:20

Nekredeble "sobra" artikolo de belga komunikilo.
La aŭtoro akuzas la "okcidentan civilizacion" pri senrespondeco kaj iom riproĉas Rusion pri troa mildeco kaj toleremo.
----------
https://www.dedefensa.org/article/danse-autour-de-...

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2020年2月22日 20:32:21

I wonder, ĉu en teknike evoluita Finlando ne haveblas simplaj neĝ-forigaj fervojaj veturiloj, se oni invitas unu el rusiaj neĝ-forigaj trajnoj, kiu ŝajnas al suomaj aborigenoj "unuokula monstro"... Kvazaŭ al iuj tropikaj sovaĝuloj...
----------
https://www.kaleva.fi/uutiset/pohjois-suomi/seuras...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2020年2月24日 10:12:30

Mi sugestas al vi korekti vian lastan senutile provokeman mesaĝon, kiu ŝajnas kontraŭi la valorojn de Esperanto kaj la leĝon de multaj landoj.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2020年2月24日 10:33:52

Tio dirite, mi agnoskas, ke mankas en la esperanta kulturo hereda malamiko, kiun oni povas laŭvole insulti por senti nin solidaraj en nia lando kaj lingvo. Multaj naciaj lingvoj havas esprimojn, kiuj estas spuroj de tiu malamo, eĉ se la rilatoj intertempe pliboniĝis kun la koncernaj landoj.

Tio estigas problemojn, ekz. por traduki anekdotojn. Iam mi aŭdis pri "volapukistoj" en la rolo de najbara supozite stulta popolo. Sed ĉu estas sufiĉe da por esti popolo? Kaj ĉu la plejparte el ili ne estas ankaŭ esperantistoj?

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年2月24日 16:32:44

Altebrilas:Tio dirite, mi agnoskas, ke mankas en la esperanta kulturo hereda malamiko, kiun oni povas laŭvole insulti por senti nin solidaraj en nia lando kaj lingvo. Multaj naciaj lingvoj havas esprimojn, kiuj estas spuroj de tiu malamo, eĉ se la rilatoj intertempe pliboniĝis kun la koncernaj landoj.

Tio estigas problemojn, ekz. por traduki anekdotojn. Iam mi aŭdis pri "volapukistoj" en la rolo de najbara supozite stulta popolo. Sed ĉu estas sufiĉe da por esti popolo? Kaj ĉu la plejparte el ili ne estas ankaŭ esperantistoj?
Mi pensas, ke ili estas Esperantlingvanoj, ne nepre esperantistoj.

"idistaro" ŝajnas esti pli ja pli taŭga insulteblaĵo...

Frano (プロフィールを表示) 2020年2月24日 19:01:57

Zam_franca:Mi pensas, ke ili estas Esperantlingvanoj, ne nepre esperantistoj.
"5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas."

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2020年2月24日 20:04:02

Saluton, kamarado Altebrilas.
Se via mentoremo superas vian humur-senton, vi tute prave povus mentori adrese al tiuj ĉi-forumaj aktivuloj, kiuj regule iniciatas absurdajn politikajn temojn, kiuj provoke "ĵetas ŝtonetojn en fremdan korton", kiuj filistrece demonigas la rusian prezidenton kaj en sia primitiva infaneca argumentado aludas al simileco de lia familinomo kun eo-vorto "putino"... Kaj kiuj krom tio altrudas ĉi-forume sian gejecan mondkoncepton.
Mi tamen komprenas, ke por via mentora alidirektiĝo necesas, ke via objektiveco superfortu vian "okcidentan" solidarecon kaj eble timon ricevi titolon de "utila kremla idioto". Mi esperas, ke pri gej-solidareco en via kazo ne temas.

先頭にもどる