目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Ŝercoj

StefKo,2020年3月17日の

メッセージ: 501

言語: Esperanto

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2021年1月5日 7:47:47

Baleno naĝas ĉirkaŭ la ino kaj riproĉe diras:
- Multaj landoj, centoj da ekologiaj organizoj, elstaraj politikaj gvidantoj, milionoj da homoj - ĉiuj batalas por ke nia specio viviĝu, kaj vi diras al mi,
- "mia kapo doloras" ... 🐳 🐋

sergejm (プロフィールを表示) 2021年1月5日 18:47:09

En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi ĝisveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Ankaŭ vi, - estas respondo.
- Vi eraras, mi eliros pli frue!
La stiristo prenas laŭtparolilon kaj anoncas:
- La buso sekvos ĝis la stacidomo senhalte!

sergejm (プロフィールを表示) 2021年1月5日 22:12:35

Recepto de la pocio enhavis rarajn komponentojn.
Kelkajn, ekzemple denton de drakono, kvankam malfacile, tamen oni povis trovi (en paleontogia muzeoj estas ostoj de ĉi tiuj dinozaŭroj).
Sed kie preni aliajn, ekzemple sangon de honesta advokato?

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2021年1月6日 8:26:36

Naskiĝis nepo de generalo.
Generalo por ekscii, kiel li aspektas,
sendas adjutanton al naskiĝ-domo.
- Li estas sama, kiel vi! - reveninta adjutanto feliĉe informas.
- Ŭaŭ! Raportu detalojn!
- Via nepo estas kalva, dikventra, ruĝvizaĝa. Li nenion komprenas kaj ĉiam kriegas...

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2021年1月6日 8:45:52

sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi disveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Ankaŭ vi, - estas respondo.
- Vi eraras, mi eliros pli frue!
La stiristo prenas laŭtparolilon kaj anoncas:
- La buso sekvos ĝis la stacidomo senhalte!
Du ĉukĉoj alvenas al vagonaro kaj demandas vagonservistinon.
- Diru, ĉu la trajno transportos min al Ĉukotko?
- Ne, ĝi ne faros tion.
- Ĉu kaj min?

StefKo (プロフィールを表示) 2021年1月6日 10:37:58

sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi disveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Ankaŭ vi, - estas respondo.
- Vi eraras, mi eliros pli frue!
La stiristo prenas laŭtparolilon kaj anoncas:
- La buso sekvos ĝis la stacidomo senhalte!
"disveturos"?

sergejm (プロフィールを表示) 2021年1月6日 14:28:20

Preseraro: ĝisveturos

StefKo (プロフィールを表示) 2021年1月7日 9:48:23

Mistrafa ĵeto

Hodiaŭ mia edzo pendigis sur la muro grandan mondmapon kaj donis al mi sageton. Li diris ke, kiam finiĝis la epidemio, ni aviadilos tien, kien mi trafos.
Damne, mi pasigos du semajnojn en la ŝranko!

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2021年1月8日 9:25:31

– Paĉjo, ĉu estas verа, ke Jesuo estis judo?
– Jes, tio estas verа, filineto. Tiam ĉiuj estis judoj – tia tempo estis tiam ...

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2021年1月8日 9:34:36

StefKo:Mistrafa ĵeto

Hodiaŭ mia edzo pendigis sur la muro grandan mondmapon kaj donis al mi sageton. Li diris ke, kiam finiĝis la epidemio, ni aviadilos tien, kien mi trafos.
Damne, mi pasigos du semajnojn en la ŝranko!
Ŝi gajnas bonan lokon por ne kapti kronviruson. ridego.gif

先頭にもどる