目次へ

Opinioj pri ĥ.

Devido,2020年10月3日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Devido (プロフィールを表示) 2020年10月3日 7:51:55

Ĉu uzi ĥ-formojn de vortoj estas evitinde? Ĉu oni sonus kiel tempovojaĝanto?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2020年10月3日 9:06:08

Saluton, Ido de Devo!

Kio pensigas tion al vi?

praid (プロフィールを表示) 2020年10月3日 19:01:29

Mi pensas: Ne estas.
Anstataŭ ĥ oni uzas k, ekzemple "kemio anstataŭ ĥemio".
Probable, ke rusa "Ĥ" kiu estas "Х" estas tre peze al nerusianoj.
Ĉiuj opinioj pri tiu letero kondukas al demando: "Ĉu oni bezonas rusismoj en internaciaj lingvoj?"

horsto (プロフィールを表示) 2020年10月4日 1:05:48

Devido:Ĉu uzi ĥ-formojn de vortoj estas evitinde? Ĉu oni sonus kiel tempovojaĝanto?
Ĉu vi faras tiajn demandojn ankaŭ pri sonoj en aliaj lingvoj? Sonoj, kiuj ne plaĉas al vi estas evitindaj?

dobri (プロフィールを表示) 2020年10月15日 7:32:05

Laŭ mia opinio la litero ĥ estas tre grava. Se ĝi ne ekzistus, tiam mi ne estus ĉeĥo, sed ĉeko!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2020年10月16日 9:10:19

horsto:
Devido:Ĉu uzi ĥ-formojn de vortoj estas evitinde? Ĉu oni sonus kiel tempovojaĝanto?
Ĉu vi faras tiajn demandojn ankaŭ pri sonoj en aliaj lingvoj? Sonoj, kiuj ne plaĉas al vi estas evitindaj?
Tion faris la kreintino de Toki-Pona: ŝi evitis ĉiujn fonemojn, kiuj povas malplaĉi al iu...

https://eo.wikipedia.org/wiki/Tokipono

sergejm (プロフィールを表示) 2020年10月16日 17:38:20

Tiam ŝi devus forigi ĉiujn sonojn krom unu, kiun ĉiu povas pronoci laŭplaĉe kaj kominiki laŭ Morze-kodo.

先頭にもどる