目次へ

Kio estas tio?

mister,2008年9月3日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

mister (プロフィールを表示) 2008年9月3日 9:53:04

Tio estas plibone ol Dio
Tio estas pli malbone ol diablo
Tion la malriĉuloj havas
Tion la riĉuloj bezonas
Tion se oni manĝus, oni mortus

Martinbr (プロフィールを表示) 2008年9月3日 11:02:41

Mi konas la solvon de la enigmo. Vi vidos ĝin sur via komputila ekrano, se vi malŝaltos ĝin.

rubulo (プロフィールを表示) 2008年9月3日 12:50:32

Ankaŭ mi scias, kvankam la du unuaj asertoj iom malhelpis min trovi ridulo.gif

Miland (プロフィールを表示) 2008年9月3日 13:26:27

Bona enigmo! Sed la uzado de la solvo (ni diru, X) estas idiotismo kiam ni diras 'X estas pli bone ol Dio', kaj bezonas klarigon, dirante, ekzemple, ke 'Rĝrksĉlr estas pli bone ol Dio' (Mi enĉifris la solvon en Cezaran, kompreneble uzante la E-an alfabeton)

mister (プロフィールを表示) 2008年9月3日 19:32:38

Martinbr, Plaĉas al mi via difino de la bona respondo kaj dankon al ĉiuj pro viaj komentoj. Mi tradukis el la franca sed pardonu min ĉar mi estas nur komencanto.
Nenio (ne io) estas plibone ol Dio
Nenio (ne io) estas pli malbone ol diablo
La malriĉuloj havas nenion
La riĉuloj bezonas nenion
Se oni manĝus nenion, oni mortus.

先頭にもどる