目次へ

KIO JE FEK OKAZIS AL ĈI TIU RETEJO???

petrenkin,2021年3月14日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

petrenkin (プロフィールを表示) 2021年3月14日 0:15:43

MI FORLASIS DUM KELKAJ SEMAJNOJ POR FARI ALIAFEROJN KAJ KIAM MI REVENIS MI TROVIS MULTAJN ĈINAĴOJN.
KIE ESTAS LA ADMINISTRANTOJ POR FORIGI LA AFIŜOJN KAJ FORPELI LA PORNOGRAFIDIVASTIGANTOJN??????

novatago (プロフィールを表示) 2021年3月14日 11:03:48

petrenkin:MI FORLASIS DUM KELKAJ SEMAJNOJ POR FARI ALIAFEROJN KAJ KIAM MI REVENIS MI TROVIS MULTAJN ĈINAĴOJN.
KIE ESTAS LA ADMINISTRANTOJ POR FORIGI LA AFIŜOJN KAJ FORPELI LA PORNOGRAFIDIVASTIGANTOJN??????
Bonvenon en interreton. ridego.gif

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

thyrolf (プロフィールを表示) 2021年3月15日 13:56:20

Honeste? Tiu ĉi retejo estas daŭre funkciigata honorofice kaj senpage de nuntempe unu persono. (Antaŭ jaroj estis tri, se mi bone scias). Ĝi estas mirinda afereo, unu el la malmultaj forumoj, kiuj daŭre funkcias en Esperantio. Se okazas subitaj kaj ampleksaj robot-atakoj, la retejestro fidinde estingas la rubaĵojn, eĉ se daŭras kelka tempo. Mi estas tre dankema por tiu ĉi ejo.

Tial mi konsilas al petrenkin iometon malpli da postulegemo kaj pli da danko, ĉar mi vidas neniun kaŭzon por tia troa pretendeco. Eble ri ja povus oferti sian kunhelpon por sperti, kiom da laboro kaj psika rezistokapablo postulas la flegadon de tia mirinda retejo,

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年3月23日 14:05:35

Kaj kiu, interese, estas tiu soleca heroo, kiu kutimas rapide forigi miajn sufiĉe ĝentilajn mesaĝojn, sed ĉe tio emas longe kaj indulge kontempli trudiĝemajn spamaĵojn?
Ĉu tiu postkulisa persono estas ĉarma Erinja, aŭ brava Jevgenij, aŭ, eble, vi mem, mistera Herr Thyrolf?

先頭にもどる