目次へ

ho!e skriba diakrito por derivado de interjekcioj!: ekz halo!i, ve!i, vivu!i ktp.

amigueo,2021年7月14日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2021年7月14日 17:38:43

skriba diakrito por derivacio de interjekcioj!:
ekz "halo!i", ve!i, vivu!i ktp.

ne nur distingilo por eviti ambiguojn!
ankaux videbligo interjekciajn radikojn.

ho!e mirinde!

(spaco inter eksklamilo kaj i estas kontrauxvola)

Dankegon pro inspiro al temfadeno https://lernu.net/forumo/temo/32610

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月23日 9:04:38

"halo-umi" kaj "vivu-umi" estas pli fundamentaj kaj facile prononceblaj. Foje, rektaj verbformoj jam ekzistas: saluti, danki, adiaŭi kaj eĉ ĝisi.

Cetere, vi ne precizigis la prononcmanieron de via interlitera esklamilo.

amigueo (プロフィールを表示) 2021年7月24日 21:14:33

@Altebrilas

Nur grafika diakrito, ne prononcigxas la eksklamilo.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月25日 10:10:32

Punktuacio jesja prononciĝas. Bv. kompari, laŭlegante:

1. Estis festo sen surprizo.
2. Rozoj, kia surprizo!
3. Ĉu tio estas surprizo?

Mi kredas, ke oni inventis punktuacion en epoko kiam maljunuloj kun malbona vido petis al pli junaj personoj laŭtlegi al si librojn. Tiuj junuloj ne nepre komprenis la enhavon (ekz. filozofio), sed punktuacio helpis pli taŭge prononci.

sergejm (プロフィールを表示) 2021年7月25日 13:15:58

Peĉjo legas:
Unu plus unu dividite je unu! Plus unu dividite je du! Plus unu dividite je tri! ...
Vasilij Ivanoviĉ:
Peĉjo, kial vi krias?
Peĉjo:
Ĉi tie estas krisignoj!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月25日 17:36:04

ĉu exp(1) ? Kial dufoje 1/2! ?

sergejm (プロフィールを表示) 2021年7月25日 19:20:33

Mi eraris, certe devus esti e = 1 + 1/1! + 1/2! + 1/3! ...

amigueo (プロフィールを表示) 2021年7月26日 12:11:39

Tre interesa konjekto pri punktuacio!
En hispana, krisigno utilas distingi imperativon el nuntempon.
Laux mi, pli evoluigita punktuacio ebligus plian koncizon.

(Tamen, la "ho!a propono" povus helpi kompreni ke "ho!" estas interjekcio kiel radiko de la adjektivo, ecx sen koni gxian signifon.)

sergejm (プロフィールを表示) 2021年7月26日 17:57:11

Proponu al hispanoj skribi supran formulon
e = 1 + 1/¡1! + 1/¡2! + 1/¡3! + ...
Ĉi tio estas similo al tio kion vi proponas al Esperanto.

nornen (プロフィールを表示) 2021年7月26日 21:33:40

sergejm:Proponu al hispanoj skribi supran formulon
e = 1 + 1/¡1! + 1/¡2! + 1/¡3! + ...
Ĉi tio estas similo al tio kion vi proponas al Esperanto.
Tio ŝparus krampojn.

n¡k! = nk!
¡nk! = (nk)!
¡n!k = n!k

Same oni skribu la Minkovskijan Funkcion (Функцию Минковского) kiel ¿x?.

先頭にもどる