目次へ

Germanaj dativverboj

Rohan,2009年2月23日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Rohan (プロフィールを表示) 2009年2月23日 20:16:59

Saluton.

Mi estas studento de la germana. Estus tre oportune, se oni povus aldirekti min al listo de ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj dativverboj de la germana lingvo. Mi sufiĉe surpriziĝis kiam, eĉ post gugla serĉo, mi ne povis trovi kontentigan liston kun pli ol ĉ. 50 verboj. Ĉu iu konas retejon/retan dosieron kiun mi devus trarigardi?

Kun multaj dankoj deantaŭaj,
Rohan.

homojKunHomoj (プロフィールを表示) 2009年2月23日 21:17:58

Kial Vi bezonas Liston? Ĉu ne estus pli bone, se Vi nur interparolus kun germanaj Homoj? Per Listojn Vi nur ne tre bone lernos.

Se Vi dubas pri ia Vorto, simple uzu aŭ

http://www.wikipedia.de



http://www.dwds.de

Salutojn el Berlin
hoKo

ceigered (プロフィールを表示) 2009年2月24日 7:13:22

Martinbr (プロフィールを表示) 2009年2月24日 16:45:31

Ne zorgu tro multe, Rohan. Listo de ĉirkaŭ 50 verboj devus esti tute kontentiga por lernanto. Ĝi verŝajne enhavas ĉiujn dativ-verbojn, kiujn oni kutime bezonas. Mi supozas, ke la nombro de tiaj verboj ne estas tiel grande, kiel vi pensas.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年2月25日 20:17:59

Serĉado sur Google ("verb dativ liste") redonas: http://www.mein-deutschbuch.de/lernen.php?menu_id=...

Sed tiu paĝo diras, ke tiuj estas nur la plej ofte uzata vortoj. La plej multe da vortoj uzas la akuzativon, pro tio verŝajne estas unue sufiĉe, se vi lernas tiun liston.

Mi ne povas vere diri la verbojn, kiuj uzas la dativon - denasklingvuloj ofte ne scias multe pri la teorio de sia lingvo... okulumo.gif

Martinbr (プロフィールを表示) 2009年2月27日 23:38:14

Rohan, ankaŭ mi ĵus rigardis la liston, pri kiu darkweasel atentigis nin. Ĝi certe sufiĉos por vi. Pliajn dativ-verbojn vi certe ne bezonas scii parkere kiel lernanto.

先頭にもどる