Al la enhavo

Pri iPhone en Esperanto

de KienLi, 2009-aprilo-13

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

KienLi (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 22:54:30

Saluton al ĉiuj fanatikuloj!

Hodiaŭ naskiĝis ankoraŭ unu blogo tute en Esperanto.

Ni teame skribos pri fama poŝtelefono iPhone.

iPhonEo.info

Venu, komentu, skribu, ĝuu.

KienLi (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 14:46:23

La skipo de aŭtoroj kreskas, kaj jam aperis artikoloj pri tio, kiel vi povas ŝpari tempon (RSS) kaj pri plej originalaj tegiloj por iFono.

KienLi (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 21:03:44

Ni aĝas unu semajnon. Hura! Aperis artikolo pri legiloj por iFono kaj karikaturo.

Kaj, kio plej gravas, statistiko de vizitantoj kun belaj flagoj.

KienLi (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 07:46:04

Sensacio: Kreanto de iPhone estas ne Apple!

Sensacio

KienLi (Montri la profilon) 2009-majo-08 23:04:03

La blogo pri iPhone jam aĝas unu monaton kaj okaze de datreveno la teamo de aŭtoroj okazigas fotokonkurson. Specife fotoj devas esti faritaj per iPhone

Konkurso

Mojosaj premioj

KienLi (Montri la profilon) 2009-majo-22 13:40:56

Kiu ne scias la animacian filmon “Mazi en Gondolando”? Ĝi estas la plej interesa animacia filmo en Esperanto. Ĝin ŝatas kaj infanoj kaj plenkreskuloj. Ĝi estas unu el plej efikaj kursoj de Esperanto.

Nun ĝi estas havebla ankaŭ por iFono.

Mazi por iFono

Dozorca (Montri la profilon) 2009-junio-05 14:42:31

Tio ĉi estas tre interesa rido.gif

Reen al la supro