目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Anekdotoj

MikhailMarkeyev,2009年7月1日の

メッセージ: 846

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2017年12月29日 19:27:07

Prava ŝtelado (malnova juda anekdoto)

Moskvo. La revolucio. Amaso fendas vendejon kaj rabas komercaĵojn. Inter rabantoj nigra, vigla vireto ŝarĝas ĉion ajn sur ĉareton. Preteriras unu viro kaj indignas:
– Sinjoro Kantoroviĉ, kia honto! Vi ŝtelas kun tiuj rabistoj!?
– Tsss! Silentu je Dio! Tio ja estas mia vendejo!

StefKo (プロフィールを表示) 2018年1月10日 19:34:55

Reklama batalo (malnova juda anekdoto)

Moŝe, la proprulo de kukejo, afiŝis la reklamon: “Vi aĉetu niajn frandajn kukojn po 3 zlotoj (pola mono). Se vi pagas kie ajn pli kare – oni prirabas vin!”.
Post nelonge, la konkura kukejo de Izaak respondis per tia reklamo: “Vi manĝu niajn frandajn kukojn po 5 zlotoj. Se vi pagas kie ajn malpli kare – oni venenas vin!”.

StefKo (プロフィールを表示) 2018年1月23日 9:16:13

La avara avo Moŝe (malnova juda anekdoto)

La avo Moŝe promesis al sia nepeto ĉokoladon.
Li alvenas al hejmo kaj la nepo demandas:
– Aviĉjo, vi aĉetis por mi la ĉokoladon?
– Ne, nepeto, ĝi mankis.
La sekvan tagon denove li alvenas al hejmo de sia nepo. La nepo denove demandas:
– Aviĉjo, vi aĉetis la ĉokoladon?
– Ne, nepeto, la vendejo estas fermita.
La sekvan tagon denove li alvenas al hejmo de nepo. Ĉi denove demandas:
– Aviĉjo, vi aĉetis la ĉokoladon?
– Ne, nepeto, la ĉokoladoj mankas, estis nur lekaĵoj.
– Ĉi okaze oni devis aĉeti almenaŭ la lekaĵon!
– O ne! Memoru nepeto, ĝis kiam via avo Moŝe vivos, vi manĝados nur ĉokoladojn!

sergejm (プロフィールを表示) 2018年2月9日 5:09:18

Anglo vidas ke hispano kaj ĉino vigle interparolas en iu nekonata lingvo.
Li demandas: 'En kiu lingvo ili parolas?'
'Ili opinias ke en la angla!'

StefKo (プロフィールを表示) 2018年2月12日 11:28:08

La artifiko de ruza judo por eniri la Paradizon (malnova juda anekdoto)

– Sinjoro Kon, pro tioma procento vi certe ne eniros la Paradizon.
– Kaj mi diras al vi, ke mi eniros.
– Kiel? Mi estas sciama.
– Sinjoro pensas, ke tio estas ia artifiko? Tutsimple. Kiam mi stariĝos antaŭ la Paradizo, mi ovros la pordon, enrigardos kaj fermos… kaj ree ovros, enrigardos kaj fermos…, poste ree mi ovros kaj fermos. Tiam la anĝelo gardanta la pordegon havos sufiĉe da tio kaj ekkrios: „Vi eniros aŭ ne!?”. Tiam mi eniros.

StefKo (プロフィールを表示) 2018年2月20日 19:15:47

Sekreto de maljuna bankisto (malnova juda anekdoto)

Moŝe demandas sian patron, maljunan bankiston, Srul:
Tate, kiel estas tio? Homoj donadas monon kaj forprenadas. Ili ricevas tiom kiom donis kaj ni havas kaj mercedes, kaj jaĥton, kaj vilaon…
– Mi donos al vi ekzemplon, mia filo – diras Srul. – Iru al la kuirejo. Tie en frostujo troviĝas peco da lardo. Alportu ĝin!
Moŝe ekiras kaj alportas.
– Kaj nun forportu ĝin – diris Srul.
Moŝe forportas kaj revenas:
– Mi forportis kaj kio?
– Vi alportis kaj forportis, kaj fingroj grasigitaj…

StefKo (プロフィールを表示) 2018年2月22日 19:06:05

Kia ruzulo! (malnova juda anekdoto)

Al juda restoracio venas unu viro. Lia mendado akceptas ĉino, kiu perfekte parolas jide. Kiam kelnero malproksimiĝas, la kliento vokas la proprulon.
– De kie vi prenis la ĉinan kelneron kiu scipovas la jidan?
– Psss! – la proprulo reage al tio – li pensas ke lernas la anglan!

StefKo (プロフィールを表示) 2018年3月1日 17:57:31

Judoj el Odessa

Inter judoj estas multe da artistoj. La fama violinisto Isaac Stern tiel diradis pri kultura interŝanĝo rusa-usona:
“Ili alsendadas al ni siajn judojn el Odessa kaj ni elsendadas al ili niajn judojn el Odessa”.
------------------------------
Odessa – urbo en falinta Sovetunio kaj ankaŭ en Usono

StefKo (プロフィールを表示) 2018年3月9日 8:15:50

Pri ekesto de la nigraj truoj

La nigraj truoj ekestis tie kie la Dio dividis per nul.

Bovi (プロフィールを表示) 2018年3月10日 10:16:32

The survey must be clearer.


ทางเข้า sbo
-----------------------
http://sbo-bet.org/

先頭にもどる