目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Anekdotoj

MikhailMarkeyev,2009年7月1日の

メッセージ: 846

言語: Esperanto

MikhailMarkeyev (プロフィールを表示) 2010年8月2日 10:45:53

sergejm:Kion signifas rusa vorto чувиха(ĉuviĥa)?
Tiu estas esperantistino, kiu demandas "Ĉu vi ...?"
(Fakte, ĉuviĥa signifas ulino)
Estas tre strange legi ĉi tie anekdoton, kiu estas ekpensita per mi mem. ridulo.gif Mi skribis ĝin en rusa forumo e-novosti.info, ne ĉi tie, pro tio, ke laŭ mia opinio humoro de la filmo "Dĵentlmeni udaĉi" povas kompreni nur ruslingvajn personojn. Dankon. ridulo.gif

sergejm (プロフィールを表示) 2010年8月2日 11:21:47

MikhailMarkeyev:Estas tre strange legi ĉi tie anekdoton, kiu estas ekpensita per mi mem. ridulo.gif
Plejparte, ĉi tieaj anektodotoj aperiĝas unue ie aliloke, ĉi tie ni nur tradukas ilin Esperanten.
Ekz. anekdotojn pri vekhorloĝo kaj klimatiziloj mi legis en rusa semajngazeto, sed aldonis al la lasta sputnikajn telerojn - vi povas pli precize difini per ili kie estas sudo.

Mi pensis pri anekdoto pri ĉuviĥa eĉ kiam ne estis interreto, sed vere, vi publikis ĝin unua. Por alilingvanoj komprenu ĝin, sufiĉas nur aldoni veran tradukon de la vorto.

MikhailMarkeyev (プロフィールを表示) 2010年8月2日 17:07:40

sergejm:Mi pensis pri anekdoto pri ĉuviĥa eĉ kiam ne estis interreto, sed vere, vi publikis ĝin unua.
ridulo.gif Certe mi ne insistas, ja la penso estas tro simpla. Mi estas certa, ke similaj pensoj aperis en multaj da rusaj cerboj. ridulo.gif

maratonisto (プロフィールを表示) 2010年8月8日 8:40:16

- Kiel kuri impotentecon per radiko de ginsengo?
- Forte kunligi.

sergejm (プロフィールを表示) 2010年8月8日 14:09:31

Simile al ĉuviĥa pri miss:
Kion signifas angla vorto "miss"?
Tiu estas virino, kiu mise ankoraŭ estas ne edziniĝinta
(This is a woman, who by MISStake is not yet married)

maratonisto (プロフィールを表示) 2010年8月9日 9:17:44

Patrino kun etaj infanoj promenas en zoa ĝardeno. Ŝi renkontras laboranton de la zoo kaj plendas al li:
"Tiuj simioj konstante amas unu alian antaŭ infanoj. Ĉu Vi permesas al mi enĵeti kelkajn bananojn por ĉesigi tiun hontadon?" Li demandas: "Ĉu Vi ĉesus?"

vincas (プロフィールを表示) 2010年8月10日 16:10:15

maratonisto:- Kiel kuri impotentecon per radiko de ginsengo?
- Forte kunligi.
Ne plaĉas al mi tia speco de anekdotoj.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年8月10日 17:04:36

vincas:
maratonisto:- Kiel kuri impotentecon per radiko de ginsengo?
- Forte kunligi.
Ne plaĉas al mi tia speco de anekdotoj.
Vi do zorge evitu jenan adreson:http://www.ipernity.com/home/68280?rev=31 kie mi prezentas tradukojn de dezegnoj de Hans Lindström.

Nikolaj73 (プロフィールを表示) 2010年10月10日 17:45:14

En Rusio oni lanĉis voĉdonadon kun la sola demando: ĉu vi ne kontraŭas ke Vladimir Putin denove estu la prezidento?
por la respondo estas du variantoj:
1. jes, mi ne kontraŭas.
2. ne, mi ne kontraŭas.

Miland (プロフィールを表示) 2010年10月10日 18:42:23

Nikolaj73: ĉu vi ne kontraŭas ke Vladimir Putin denove estu la prezidento?
1. jes, mi ne kontraŭas.
2. ne, mi ne kontraŭas.
Tre bone! rido.gif

先頭にもどる