目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Anekdotoj

MikhailMarkeyev,2009年7月1日の

メッセージ: 846

言語: Esperanto

Nikolaj73 (プロフィールを表示) 2010年10月10日 19:28:35

Kial japanoj estas la plej saĝa popolo en la mondo?
Ĉar ili ne havas naturajn blondulinojn...

sergejm (プロフィールを表示) 2010年10月10日 22:13:43

Ĉi dimanĉe en rusa TV oni rakontis "ĉinan" fabelon:
Instrusto de Ŝaolin'a monaĥejo decidis montri al siaj studantoj kie estas ilia forto.
Li ordonis al ili:
"Prenu po unu vergo kaj rompu ĝin!"
La studantoj faris tion.
"Kaj nun prenu po fasko kaj rompu ĝin!"
La studantoj faris ankaŭ tion, ili ja estis bonaj studantoj de Ŝaolin.
"Nu bone... Rompu arbon!" - kaj la studantoj rompis po arbon.
"Rompu arbaron!" - kaj la studentoj rompis ĉiujn arbarojn en la provinco.
"Rompu urbon!" - kaj la studantoj rompis urbon.
La instruisto plu donis taskojn al la studantoj ĝis li mortis.
Jen pro kio nun ĉinaj aĵoj facile rompiĝas.

Senegaùlo (プロフィールを表示) 2010年10月10日 22:45:29

Ĉu ankaŭ en varmego rusoj vodkon drinkas ?

Boĵe moj! senkulpa.gif

vincas (プロフィールを表示) 2010年10月11日 14:20:23

Nikolaj73:Kial japanoj estas la plej saĝa popolo en la mondo?
Ĉar ili ne havas naturajn blondulinojn...
rido.gif

Do, kion oni devas pensi pri germanoj?

Nikolaj73 (プロフィールを表示) 2010年10月11日 20:36:43

vincas:
Nikolaj73:Kial japanoj estas la plej saĝa popolo en la mondo?
Ĉar ili ne havas naturajn blondulinojn...
rido.gif

Do, kion oni devas pensi pri germanoj?
Nu, mi vidis multajn germaninojn-nigroharulinojn. Shajnas ke inter germanoj la blondulinoj ne estas pli oftaj ol ĉe rusoj aŭ poloj.

Nikolaj73 (プロフィールを表示) 2010年10月11日 21:40:36

Iam estis iu judo, kiu scipovis infuzi tre bongustan teon. Ĉiuj miris lian kapablon tian kaj el ĉiuj judaj urbetoj- proksimaj kaj foraj- venadis judoj por gustumi tiun DIECAN TEON- fortan, freŝan kaj aroman kiel kiso de belulino. multaj insistis ke li malkaŝu la sekreton sed la judo ĉiam respondis ke li klarigos la aferon nur ĉe la fino de la vivo. kaj jen venis la momento: maljuna tespertulo kuŝas en la lito ĉirkaŭata de plorantaj parencoj kaj najbaroj.
-Judoj! -li diras apenaŭ aŭskulteble- venas mia lasta momento kaj mi klarigas mian sekreton! ĉiuj streĉas orelojn kaj detenante spiron atendas.
-Judoj! -li diras ĉe la lasta elspiro- NE ŜPARU LA INFUZAĴON...

Miland (プロフィールを表示) 2010年10月11日 22:37:23

Preleganto diris 'Estas drogo kiun oni povas aĉeti en iu lando, kiu estas trankviliga, fortiga, kaj malmultekosta, tamen uzata de kaj elitoj kaj soldatoj.'
La aŭdantaro respondis laŭte 'Kiu lando, kiu drogo? Diru al ni!'
'Nu, la lando estas tiu, en kiu ni nun estas, kaj la nomo de la drogo estas teo.'

Nikolaj73 (プロフィールを表示) 2010年10月13日 7:08:58

Unu jaro estas proklamita de UN kiel jaro de elefantoj. En multaj landoj estis eldonitaj tiutemaj libroj. Usono publikigis 40-paĝan broŝuron Kion devas scii averaĝa usonano pri elefantoj, Germanio eldonis 3 dikegajn volumojn Enkonduko al elefantoscienco, francoj skribis la libron Amoro kaj sekso en elefanta mondo, judoj- Elefantoj kaj juda problemo, Bulgario eldonis Bulgara elefanto- juna frato de sovetia elefanto, Sovetunio eldonis 2 librojn: Sovetio- devenlando de elefantoj kaj Sovetiaj elefantoj- la plej grandaj en la mondo.

Miland (プロフィールを表示) 2010年10月13日 13:33:50

Eble lando el Suda Afriko donis libron "La arto de kuiri elefantojn" kaj oni malpermesis la donacon de "Metodoj de kontrabandi elefantajn dentegojn" el nenomita lando.

Nikolaj73 (プロフィールを表示) 2010年10月13日 13:49:08

lango.gif okulumo.gif ...kaj hindoj eldonus Cent mil reenkarniĝoj de elefanto, ĉu?

先頭にもどる