Strangaj vortoj
Terurĉjo,2007年5月8日の
メッセージ: 73
言語: Esperanto
黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2007年5月20日 1:11:49
Ni respektu la filmon kiun ni ĵus spektis~~
pastorant (プロフィールを表示) 2007年5月30日 8:50:55
Kaj la persono komprenis min perfekte.
Mielo (プロフィールを表示) 2007年5月30日 17:09:26
pastorant:Mi uzis la vorton malblanka por nigra!Ankaŭ mi komprenus. Ĉu eble, mi ne estas vera esperantisto ?
Kaj la persono komprenis min perfekte.
Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年5月31日 17:53:22
Simple la vorto "lavmaŝino" ŝajnis al mi tre amuza.
Krome, kio estas malruĝa, malflava, malverda, malblua kaj t.p.?
Andybolg (プロフィールを表示) 2007年5月31日 20:34:49
pastorant:Mi uzis la vorton malblanka por nigra!Mi fakte preferus "malblanka"-n anstataŭ "nigra". Simple ĉar "nigra" similas je vorto kiu ne estas bone diri al homoj de Afriko
Kaj la persono komprenis min perfekte.
Mielo (プロフィールを表示) 2007年6月1日 4:02:38
Terurĉjo:Mielo, mi ne volis moki vin.Ĉu kaj malmiela ?
Simple la vorto "lavmaŝino" ŝajnis al mi tre amuza.
Krome, kio estas malruĝa, malflava, malverda, malblua kaj t.p.?
taneli (プロフィールを表示) 2007年6月1日 7:47:59
Andybolg:Mi opinias, ke "malblanka" estas tute ĝusta vorto, nur maloftege uzata. Oni nepre ne kreu strangajn esceptojn al la gramatikaj reguloj nur pro kutimo. Same "malunua", kiun mi iam uzis, estas laŭ mi tute bona vorto samsignifa kun "lasta".pastorant:Mi uzis la vorton malblanka por nigra!
Kaj la persono komprenis min perfekte.
pastorant:Mi fakte preferus "malblanka"-n anstataŭ "nigra". Simple ĉar "nigra" similas je vorto kiu ne estas bone diri al homoj de AfrikoSe vi volas, simple ekuzu la vorton "malblanka". Tamen estas multegaj esperantaj vortoj, kiuj sonas same kiel malbonaj vortoj en aliaj lingvoj, do oni ne povas ĉiujn eviti.
Cetere mia amiko unufoje renkontis afrikdevenan eksterlandanon kaj rakontis angle (anglaĉe, laŭ li mem) ion pri esperanto. Li prezentis kelkajn esperantajn vortojn, interalie "blanka" kaj "nigra". La fremdulo miskomprenis kaj ekkoleris. Estis tre malfacile por mia amiko klarigi, kion li vere celis.
taneli (プロフィールを表示) 2007年6月1日 7:50:25
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年6月1日 8:46:37
Mielo:malmiela eble signifius ion kielTerurĉjo:Mielo, mi ne volis moki vin.Ĉu kaj malmiela ?
Simple la vorto "lavmaŝino" ŝajnis al mi tre amuza.
Krome, kio estas malruĝa, malflava, malverda, malblua kaj t.p.?
malgranda
malblonda
ripoza
malstresa
malfutbala
bonŝanca
maltolerema
malĉarma
ktp...
ankaŭ : malalkoolema
yugary (プロフィールを表示) 2007年6月2日 9:15:33
Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial.Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.
-- Gary Yu