Al la enhavo

Ĉu Rusio estas danĝera lando?

de ora knabo, 2007-novembro-24

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-decembro-19 07:04:14

novatago: Eŭropo ne havas okulojn, ne verajn okulojn.
Sed la okuloj de Rusio ploras sen ĉesi.
oni ĉefe ne devas forgesi, ke plejparto de la rusuloj nuntempe devas survivi(en la frido!) kun pli/malpli 50 euroj po monato.

mi volonte uzas vorton 'survivi'(ĉu vi pensas al la infanoj ?)

kion vi farus en tiu ĉi kondicioj ?

do, eĉ se rusoj estas fiera popolo, ĝi sendube bezonas helpegon de la limaj landoj.
ĉar en tiu ĉi vivkondicioj nur povas kreski ekstremismon
ekzakte tion, kion ni vidas nuntempe en Rusio.

Sed,oni devas timi ekstremismon ĉefe por la popolo mem. Estas minoritaj etnoj en Rusio, kaj ili nuntempe ege problemas pro ekstremismo, sen povi fuiri alilande.

jen mia vidpunkto.

Manu

PS : ĉu oni faru liston de ĉiuj la landoj, kaj demandu :"ĉu danĝera lando ?". stulta ideo. mi pli bone vidus fadenon :
"kion ni konkrete povas fari, kiel esperantista movado, por helpi Rusio".
Sed verŝajne la movado ne ankoraŭ pretas. (tutamika parentezo)

sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-19 09:03:04

Manu, estimata, ni ambaŭ jam diskutis pri kreskado de ekstremismo en Rusio. Ĉu vi memoras?
Jes, Rusio estas la plej frida lando en la mondo kaj devas elspezi grandan parton de sia komuna enspezo por nur simple hejtiĝi. Kaj tiel estis ĉiam.
Sed rusia sino feliĉe havas sufiĉe da diversaj brulaĵoj: nafto, gaso, karbo por ne nur varmiĝi, sed ankaŭ vendi eksterlanden.
Nuntempe Rusio ne bezonas helpon de najbaraj landoj, sed male, ĝi mem kapablas fari tian helpon.
Kaj mi asertas vin ĉiujn, ke neniam Rusio fariĝos denove komunista aŭ diktatora, kiel nun skribas diversaj ĵurnalistoj kaj politikistoj en siaj ĵurnaloj kaj revuoj.
Vi prefere ĵetu rigardojn al oriento, kie kreskas nova giganto de nia malgranda mondo - komunista Ĉinio, kies ekonomio nun estas la dua en la mondo.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-decembro-20 01:36:30

En Rusio okazis interesa situacio kun mia konato.
Li studas en Moskva Universitato kaj rakontas:
Lia instruisto diris al li ke li devas demandi homoj kiujn venas al Moskvo el vilaĝoj pri liaj pensaĵoj (kaj montri rezultojn al li).
Nu li iris al stacidomo kaj komencis demandi, post tri minutoj aperas policistoj kaj prenas lin al policejo. Kaj li sidis tie (kun vortoj ke li havas problemoj) ĝis nokto kiam venis lia instruisto, pos longa parolado ili liberigas mian konaton.

Mi pensas ke li post tio ne demandos homoj en Rusio plu.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-decembro-20 01:56:38

malgajo.gif
Certe jam situacio en Rusio kun homaj rajtoj estas pli bona ol 20 jarojn antaŭ.
Sed mi pensas ke pli malpli normala situacio kun homaj rajtoj estos en 2050.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-20 22:01:47

Poste mi aŭskultis la rusian himnon tradukatan fonetike en la franca, mi dirus "Ja Neee la rusio ne danĝeras" rideto.gif

Aŭskultu kaj vidu okulumo.gif : http://ca.youtube.com/watch?v=WM5H1KthhUU

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-21 01:05:31

Kara, vi konfuzis sovetian kaj rusian himnojn. Tiu, kiun vi montris al ni, estas sovetia, ne rusia. Interalie, la sovetia estas tre danĝera himno. Ĉiu persono, kiu ĝin kritikas, tuj trafas en KGB!
Bedaŭrinde, vi ne komprenos kanzonon pri LONGA BURDO. Se vi komprenus, vi unue ploregus pro ridego kaj poste...mortus pro sama kialo. Samkiel mi.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-21 19:35:12

Hmm, "baladi", "mia lando" en la araba.

Haaa, ci pravas, mi konfuzas rusia kaj sovjeta himnoj. Sed mi ŝatas tiun himnan muzikon. Tiu memoras min (televide), la grandaj militistaj paradoj sur la ruĝa placo, la filmo "ruĝa oktobro" kun la famaj rusaj submarŝipoj, la olimpikaj ludoj...

Rusia himno
Sovjeta himno

La vortoj de la himno estas tre belaj.

Mi demandiĝas se ideiĝus bone pri fadeno el niaj landaj himnoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-21 20:55:53

La ideo plaĉas al mi, sed kiel iniciatinto, vi mem kapablas krei novan fadenon pri naciaj kaj aliaj himpoj.
Koncerne la rusia himno mi volus rimarki, ke ties teksto estas preskaŭ sensenca, kaj mi ĝis nun ne povas ĝin memorfiksi. La aŭtoro estas sama persono, kiu verkis la tekston de Stalina himno. Paradokse? Tute ne. Tio estas realaĵoj de Rusio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-21 21:01:24

Frankouche:Hmm, "baladi", "mia lando" en la araba.
Ĉu? Mi opiniis alie.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-21 22:11:59

Terurĉjo:LONGA BURDO. Se vi komprenus, vi unue ploregus pro ridego kaj poste...mortus pro sama kialo. Samkiel mi.
Ja bladi, bladi..., arabe, "ja mia lando" sal.gif

Reen al la supro