Al la enhavo

La unua politikisto

de bobwedwick, 2018-septembro-29

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-septembro-29 18:09:48

Antaŭ miloj da jaroj estis viro kiu ne povis labori. Lia manoj estis tro molaj, do li ne volis esti terkultivisto. Liaj piedoj estis grandegaj kaj bruaj. Lia voĉo timigis la bestojn, do li estis malbona ĉasisto. Lia familio kaj najbaroj pentris bildojn de tiuj bestoj sur la muroj de iliaj kavernoj.
Unu tago li estis soleca. Li staris ekster sia kaverno kaj kriegis kun laŭta voĉo, "Se vi ĉiuj revenu mi ŝtelos objektojn de malproksima homoj kaj donos ilin al vi." Tiel la unua politikisto....

Zotoati (Montri la profilon) 2021-septembro-08 20:19:15

Politikistoj estas la plej ofendita profesia klaso. Ĉiuj parolas malbone pri ili, sed se ni estas honestaj, ni devas konsenti, ke regi ne facilas. Mi ne kapablus regi urbon, des malpli landon.

mira.sed (Montri la profilon) 2021-septembro-12 23:14:55

La politiko estas eblaarto. Diras maleblaj homoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-septembro-14 09:45:54

Ĉu vi konas politikiston, kiu sincere klarigas la kialojn pro kiuj li ne volas apogi esperanton?

Ili kutime preferas preteratenti la demandon, aŭ ripetadi jam pretajn frazojn, kiujn ili jam aŭdis "Eo estas artefarita lingvo", " Jam estas la angla", "Esperanto ne havas kulturon", "Esperanto estas simpligita hispanlingvo", ktp, ktp...

Sed bedaŭrinde, tio okazas ne nur pri Esperanto... malgajo.gif

=========================================
Ce message est similaire à l’un de vos précédents messages.
-> ... des pli ke mi korektis nur kelkajn erarojn

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-septembro-14 17:17:42

Mi pensas ke klare pli ol 50 de la politikistoj (en Francujo) ne scias kio estas Esperanto. Do ili fakte ne ekzakte kontraŭas ĝin, ĉar por kontraŭi ion, oni devas scii ke tio ekzistas.

Reen al la supro